Pri la fonemaro de la Internacia Lingvo kaj esperantigo de propraj nomoj

June 30, 2017 | Autor: Nicolina Trunte | Categoría: Phonology, Toponymy, Esperantologio
Share Embed


Descripción

Pri la fonemaro de la Internacia Lingvo kaj esperantigo de propraj nomoj Antaŭrimarko La sekvaj pensoj akompanas min jam depost kiam mi eklernis Esperanton antaŭ kvindek jaroj, precipe post kiam en 1968 mi havis la bonŝancon partopreni kurson pri fonetiko kaj fonologio, kiun dum Internacia Seminario en Kolonjo gvidis la tiam ankoraŭ juna londona lingvisto kaj esperantisto John C. Wells. Post Esperanto, kiu estis mia kvara lingvo post la gepatra germana, la angla kaj la latina, mi lernis ankoraŭ plurajn aliajn lingvojn eŭropajn (latinidajn, grekan, slavajn kaj nehindeŭropajn kiel la hungaran aŭ turkan) kaj ekstereŭropajn (plurajn semidajn, ĉinan, iom da japana, mongola, kartvela, azteka, svahila ktp.). Ĉiam interesis min iliaj fonologiaj sistemoj. Estas konate, ke ekz-e la klasika araba ne toleras vortkomencajn konsonantajn grupojn kaj tial transformis la grekan nomon Platōn al ’Aflāṭūn (la araba nek posedas la konsonanton p, la prasemida p, konservita en la hebrea kaj siria, en la araba pasis al f). Interalie pro la fakto, ke la greka nomo de Ptolemaios aperas en la mezepoka slava romano pri Aleksandro la Granda en la formo Potolomej, la hungara slavisto László Hadrovics konkludis, ke tiu slava versio tradukiĝis al la slava ne senpere de la greka aŭ latina, sed de la hungara, lingvo, kiu – malsame ol la slava – ne toleras vortkomencajn konsonantajn grupojn. Eĉ pli konate estas, ke certaj ekstereŭropaj lingvoj ne distingas inter l kaj r (la ĉina havas la fonemon l, sed ne r)1, dum la japana transformas fremdan l al r (ekz-e tēburu por angla table aŭ terebi por angla television). La kroman nedistingon inter v kaj b ni retrovas en Eŭropo: hispanlingvaj infanoj lernantaj la (ortografian) distingon parolas pri b grande kaj b chica (granda resp-e malganda b), kaj mia unua edzino, kiu estis hispanlingva meksikanino, nevole amuzadis mian patron, kiam ŝi ripetadis “ich beiß nicht” (t. e. mi ne mordas) anstataŭ “ich weiß nicht” (t. e. mi ne scias). Surbaze de tiaj spertoj mi volas analizi, kia fakte estas la fonemaro de Esperanto kaj ĝia fonologia sistemo. Nur poste ni povos science aliri la problemon de propraj nomoj, ĉar – kiel emfazis Zamenhof en Lingvaj respondoj, § 62 – “nenia nova vorto en tiu ĉi lingvo devas esti kreata el sonoj, kiuj sin ne trovas en la kadro de ĝia alfabeto”. Zamenhof mencias nur sonojn, sed necesas aldoni la konsideron de la silabaro de la Internacia Lingvo.

1

Fakte la latiniga skribo por la ĉina, nomata pīnyīn, enhavas la signon r, sed ĝi reprezentas sonon fonetike proksiman al ĵ.

La Esperanta fonemaro2 Pro la naŭa regulo de la Unua Libro oni supozus, ke la Esperanta alfabeto perfekte respegulas la Esperantan fonemaron,3 kaj en Lingvaj Respondoj, § 67, ni ekscias el la buŝo de Zamenhof mem, ke “la elparolo de Esperanto estas tute konforma […] al la latina elparolado, kiu estas uzata en mia lando”. Tiu eldiro bezonas precizigon: en la pola oni ja prononcas finan -s de la latina kiel -ŝ kaj intervokalan -s- kiel -ĵ- (tial oni transprenis la nomon Moses ‘Moseo’ kiel Mojżesz /mojĵeŝ/), sed en la pola (aŭ rusa) prononco de la latina ekzistas nek ĉ nek ĝ. Tiuj fonemoj ekzistas en la latina prononcata de italoj, sed ties sistemon Esperanto ĝenerale ne adoptas por latindevenaj leksemoj. Aliflanke la Esperanta fonemaro perfekte respegulas tiun de la jida; sole la distingo de mola l disde malmola ł, pri kiu tamen Uriel Weinreich en la menciita lernolibro diras, ke individuaj parolantoj disopinias pri kiun l-sonon oni uzu (p. 21), kaj la silaba uzo de l, m, n kaj ŋ – ĉi-lasta estante ne fonemo, sed nur pozicia varianto de n antaŭ kaj post velaroj – kiel en la sekvaj ekzemploj (ni uzas la Esperantan alfabeton por transkribo): laĥn ‘ridi’, ŝrajbm ‘skribi’, zogŋ ‘diri’. La jida sistemo distingiĝas disde la Esperanta pro tio, ke ĝi ne nur toleras, sed postulas asimiladon de voĉhavaj konsonantoj antaŭ senvoĉaj, ekz-e lept (skribata lebt ‘vivas’), retst (skribata redst ‘parolas’), zokst (skribata zogst ‘diras’), dum Zamenhof laŭ Plena analiza gramatiko, § 17, ja toleris prononcojn kiel pańjo (kun mola n antaŭ j), saŋgo (kun velara ŋ anstataŭ n) aŭ mija anstataŭ mia, sed insistis, ke “se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli pan-jo, san-go, mi-a”. Ne nur laŭ individuaj fonemoj, sed ankaŭ laŭ eblaj diftongoj Esperanto similas la jidan: ambaŭ havas la diftonojn aj, ej kaj oj, nur uj forestas en la jida. Samkiel 2

Fonemo estas la plej malgranda fonologia unuo. Anstataŭo de unu fonemo per alia rezultigas alian vorton. Tiel en Esperanto l kaj r estas fonemoj, ĉar anstataŭante birdo per bildo oni ricevas tute alian signifon, same b kaj v, ĉar ja gravas, ĉu iu rabas min aŭ min ravas. Tiajn duopojn oni nomas minimumajn parojn, ĉar minimuma ŝanĝo produktas malsaman signifon. 3

Surprize la Plena analiza gramatiko de Esperanto de Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien, kiun mi uzas laŭ la kvara eldono de 1980, en § 17 asertas pri la vokalsignoj, ke “E-o havas pli multajn sonojn ol literojn. Al unu litero respondas almenaŭ du sonoj, diferencaj laŭ longo, kelkfoje eĉ laŭ koloro”. La aŭtoroj mem aldonas en § 21, ke Zamenhof mem ne distingis la vokalojn laŭ vastaj kaj malvastaj, kiel priskribas ilin la aŭtoroj. Fakte tia diferencigo ja karakterizas la francan, italan, portugalan, la slovenan kaj parte la germanan, dum aliaj lingvoj (la hispana, jida, la komuna lingvo de kroatoj, bosnianoj, serboj kaj montenegranoj, la kartvela, la hebrea k. a.) posedas ekzakte la saman vokalan fonemaron kiel Esperanto. La hispana aŭ la jida, sed ankaŭ la pola, rumana k. a. samkiel Esperanto (Lingvaj respondoj, § 68) ne konas distingon de vokallongeco, tamen sub la akcento en ĉiuj ĉi lingvoj la vokalo percepteble iom plilongiĝas (pri la jida tion eksplicite diras Ulriel Weinreich en College Yiddish (5-a eldono Novjorko 1984, p. 22), tamen nenie tiu plilongigo iĝas fonologie esenca kaj distinga.

en la jida kaj en la pola kaj rusa oni uzas la konsonantan signon j kiel duan parton ĉe i-diftongoj (pli logike estus uzi ĭ analoge al ŭ). La jida ne konas u-diftongojn4 kaj eble pro tio ĉi-okaze ne povis influi la Esperantan ortografion. Aliaj lingvoj, kiel ekz-e la klasika araba, konas i- kaj u-diftongojn kaj skribas ilin analoge per siaj konsonantaj signoj j kaj w (ekz-e ʼajna ‘kie’, ʼaw ‘aŭ’). Esperanto (alie ol Ido, komparu vesto ‘vesto’ kun westo ‘uesto’) ne konas la konsonanton w kaj ĝenerale anstataŭas ĝin en fremdaj vortoj per v (ekz-e vatto aŭ vato apud ŭato por Watt).5 La fonologia sistemo de Esperanto La Esperanta leksiko devas kongrui ne nur kun la Esperanta fonemaro, sed ankaŭ kun ties silaba strukturo. Ne ekzistas en Esperanto silaboj, kiuj komenciĝus per hl- (kiel en ĉeĥa hlavní ‘ĉefa’) aŭ mr- (kiel en la bulgara mrak ‘malhelo’) por ne paroli pri brdɣw- (kiel en kartvela brdɣwena ‘krii’) nek tiaj, kiuj finiĝus per -tstv (kiel en la rusa bratstv ‘de la frataroj’), -pst (kiel en la germana schreibst /ŝrajpst/ ‘skribas’) aŭ -rcĥl (kiel en kartvela mḳwircĥl ‘vigla’). Pro la fakto, ke la Esperanta leksiko baziĝas ĉefe sur internaciismoj, kiuj plejparte devenas de la latina kaj latinidaj lingvoj, malpli granda parto ankaŭ de la greka, ne estas surprize, ke Esperanto konas silabokomence krom vokaloj, diftongoj kaj ĉiuj simplaj konsonantoj ankaŭ kelke da konsonantaj grupoj, precipe kiel en la latina tiajn, kiuj montras la likvidojn l aŭ r post plozivoj (bl, br, pl, pr, fl, fr, gl, gr, kl, kr, dr, tr, sed ne dl, nur escepte tl en tlaspo, kiu estas grekdevena vorto).6 Samkiel en la latina, antaŭ tiuj konsonantoj kaj konsonantaj grupoj povas stari s (sed ne z), tiel ni havas ne nur sp, sk, st, nur pro la greka ankaŭ sf en sfinkso, sed eĉ la trikonsonantajn grupojn spl, spr, skl, skr kaj str (sed ne stl). Al la latina ni ŝuldas ankaŭ la komencajn grupojn gv, kv kaj skv, krome sc, kiu en la latina aperas anstataŭ sk antaŭ palatalaj vokaloj; el la greka ni ricevis la rarajn grupojn mn en mnemoniko, pn en pneŭmonio, tm en tmezo, ps en psalmo, ks en ksilofono kaj kt en ktenoforo. La pola prononco de la latina s kiel ŝ rezultigis la grupojn ŝp, ŝpr, ŝk, ŝt, ŝtr. Hazarde 4

Al germana Haus korespondas en la jida hojz, al germana heute la jida hajnt, dum la latindevena Europa fariĝis en la jida Ejrope. 5 La signon ŭ Zamenhof verŝajne transprenis el la belorusa, kie ĝi uzatis en la latina alfabeto jam en 1854 ĉe la poeto Paŭluk Bahrym en formoj kiel szczaśliŭszaja ‘feliĉa’, komparu I. I. Kramko, A. K. Jurevič, A. I. Janovič, Historyja bielaruskaj litaraturnaj movy. Tom II (Minsko 1968, p. 33–34). 6 Kiel dirite, konsonantaj grupoj kaŭzas ofte problemojn al parolantoj de kelkaj eŭropaj lingvoj (hungara, finna, turka) kaj ne malmultaj ekstereŭropaj (araba, persa, ĉina, japana), kvankam ekzistas esceptoj. Tiel la taja konas grupojn kun l kaj r (glūa ‘timi’, plē:ŋ ‘kanto’, pràtʰê:t ‘lando’, krɯ̂aŋ ‘maŝino’), dum la vietnama tr nur ŝajnigas konsonantan grupon, vietnama tr prononciĝas ĉ.

ne ekzistas vorto, kiu komenciĝus per ŝpl ili ŝkl, sed tiaj vortoj, se ekzistus, plene harmonius kun la fonologia sistemo de Esperanto.7 Apud la greka, latina kaj latinidaj lingvoj influis Esperanton ankaŭ ĝermanaj lingvoj, ĉefe la germana (kaj jida) kaj la angla. Al tiuj lingvoj ni dankas la komencajn grupojn kn (kiel en knabo), sl (kiel en slango), sm (kiel en smirgo), sn (kiel en snufi), ŝl (kiel en ŝlimo), ŝm (kiel en ŝmaci), ŝn (kiel en ŝnuro), ŝr (kiel en ŝranko), ŝv (kiel en ŝvebi). Apud ŝv ekzistas la grupo sv, kiu havas diversajn originojn: el la itala (svaga, svelta, sveni, kie la fontlingvo subtenus la prononcon zv, kiu en Esperanto ne estas rekomendinda), slava (svati, svitenio), ĝermana (svarmo, svedo, svingi, sviso) kaj eĉ el afrika lingvo, kie ĝi anstataŭas la neeblan sw (svahila).8 Tute raraj estas la ĝermandevenaj grupoj tv (tvido por angla tweed) kaj vr (vrako por germana Wrack), izolita zl en la poldevena zloto (pole złoty). Se vr povas ekzisti apud fr, tiam ankaŭ dv apud tv, tiel ke la rivero Dvino havas plenan ekzistorajton en Esperanto.9 Intereson vekas silabokomencaj grupoj, ĉe kiuj la dua konsonanto estas j. Jam Zamenhofa estas Bjelostoko por hodiaŭa Bjalistoko, troviĝas ankaŭ pjelo, mjelo, fjordo kaj vjelo (do ĉiam post labialoj), sed menciindas ankaŭ la filologia termino tjurko. Alie ol slavaj lingvoj Esperanto ne konas molecan opozicion; ni vidis, ke

7

Tio validas ankaŭ per kelke da aliaj silabokomencaj konsonantaj grupoj, kiuj distingiĝas disde ekzistantaj nur per voĉhaveco, do fonologia opozicio konata en Esperanto. Tiaj virtualaj grupoj estus *dl, *zb, *zg, *zd, *zv, eĉ *zbl, *zbr, *zgl, *zgr, *zdl, *zgr kaj *zgv. Ĉiuj ĉi estas ne maloftaj en slavaj lingvoj. 8 En la svahila tiu lingvo nomiĝas swahili, kiu vorto estas transprenita el la araba sawāḥil, pluralo de sāḥil ‘marbordo’. La semidan w oni regule ŝanĝas al v, kiel tion faras ankaŭ la novhebrea kaj la jida, en Esperanto ni havas ekz-e veziro por araba wazīr aŭ la sudanajn loknomojn Vadihalfo kaj Vadmedano (laŭ Poŝatlaso de la mondo, Prago 1971), kiuj komenciĝas per la araba vorto wādin, al-wādī ‘vadio’ (PIV 2005 pro nekompreneblaj kialoj preferas uedo por vadio sekvante la francan transskribon oued). Alia solvo oftas en PIV 2005 por ĉinaj nomoj. Kvankam la ĉina tute ne konas la konsonanton v, sed nur w, kiun oni do sendanĝere povus transskribi kiel v, PIV 2005 uzas ŭ por esprimado de ĉinaj diftongoj, ekz-e en la nomo de la rivero Lŭano (ĉine Luán [hé]). Tio ne estas konsekvenca. Laŭ la modelo de svahila la rivero devus nomiĝi *Lvano, sed tia vortkomenca grupo ne eblas en Esperanto (kvankam PIV 2005 mencias la urbon Lvovo). Pli bone estus orientiĝi laŭ ekzemploj kiel vualo, kie la franca fontlingvo havas voile (prononcata /vŭal/). La dissolvo de la nekonata en Esperanto diftongo al sinsekvo de vokaloj estas ofta procedo en Esperanto (ni pensu pri bieno, trotuaro), pro tio estus rekomendinde paroli pri la rivero Luano. 9 Aliaj grupoj, kiuj facile povus ekzisti en Esperanto, estas *gn apud kn, *zm apud sm, *zn apud sn. Kelkaj aliaj kiel *ĵb, *ĵd,* ĵg, *ĵl, *ĵm, *ĵn, eĉ *ĵbl, *ĵbr, *ĵdl, * ĵdr, *ĵgl,* ĵgr ne estus vere fremdaj al Esperanto, kvankam pro nia ortografio ili havus nekutiman aspekton; tamen ne estas rekomendinde krom esceptokaze akceptigi tiajn silabokomencajn konsonantajn grupojn konsidere al parolantoj de lingvoj tute ne konantaj komencajn konsonantajn grupojn.

Zamenhof rekomendis eĉ la prononcon pan-jo kaj ne pań-jo, des malpli *pa-ńo.10 Bjelostoko kaj Bjalistoko ambaŭ ortografie dependas de la fontlingvaj ortografioj. Ĝis 1917 Bjelostoko ruse skribiĝis Bělostok, dum la sama litero ě en sovět laŭ PIV 2005 rezultigis la formon soveto, ne *sovjeto. En Esperanto grupoj kun postkonsonanta j do ne signifas moligitajn konsonantojn, la j nur formas diftongon kune kun la sekvanta vokalo, sed tiajn diftongojn Zamenhof kutimis noti ne per j, sed per i (bieno, mielo), do dusilabe. En PIV 2005 tamen svarmas propraj nomoj kun tia j: Ĉju (aŭ Kju), Ŝjiano, Tjanĝino, sed kiu nescianto de la ĉina scipovus prononci tiajn grupojn?11 En la ĉina latinskribo ili korespondas al Qiū, Xī’ān, Tiānjīn, kiujn ĉi-lastajn Poŝatlaso de la mondo skribas Hiano kaj Tiangino. Laŭ la Zamenhofa sistemo sufiĉus skribi Ĉiu, Ŝi-ano, Tian-ĝino. Nedistingo de ĉina q disde ĉina ch kaj ĉina x disde ĉina sh estus problema ĉe transkribado de ĉina teksto, ĉar la ĉina lingvo posedas nur malmultajn distingajn fonemojn, sed ĉe propraj nomoj tia nedistingo ŝajnas tolerebla kaj havus la avantaĝon, ke la rezulto konformas al la Esperanta fonologia sistemo.12 La koreaj urboj Kjongĵuo (aliaj latinigoj estas Gyeongju aŭ Kyŏngju, prononcu /kjǝ:ŋd͡ʑu/) kaj Pjongjango13 (aliaj latinigoj estas Pyeongyang aŭ P’yŏngyang, prononcu /pʰjɔŋjaŋ/) same ne helpas al ĝusta prononco; pro tio estas rekomendinde almenaŭ elekti formojn, kiuj kongruu kun la Esperanta silabaro, ĉi-okaze oni povus proponi *Gienĝuo kaj *Pionjango.14 Ne 10

En lingvistiko per asterisko oni markas neekzistantajn (hipotezajn aŭ rekonstruitajn) formojn. 11 Eĉ ne temas ĉiuokaze pri la sama fenomeno en la fontlingvo. En Ĉju aŭ Kju kaj Ŝjiano la grupoj kun j reprezentas la ĉinajn molajn konsonantojn q [t͡ɕ] kaj x [ɕ], dum la same molan j [d͡ʑ] PIV 2005 lasis sen j (kial ne *Tjanĝjino?); sed en la unua silabo ankaŭ en la ĉina temas nur pri diftongo. 12 Eĉ pli rekomendinda estas la transskriba sistemo en Poŝatlaso de la mondo, kiu – hazarde? – ŝajnas sekvi unuan version de la ĉina latinskriba pīnyīn uzata dum la 1950-aj jaroj (komparu Martin Piasek, Chineisch–deutsches Wörterbuch. Leipzig 1961, p. VII). Tiu uzis k, g kaj h anstataŭ q, j kaj x, kiuj ĉiel ne estas fonemoj, sed nur poziciaj variantoj de k, g kaj h aŭ s antaŭ palatalaj vokaloj. La tiam ne bezonata signo j estis uzata kiel en Esperanto anstataŭ la hodiaŭa y, kaj per y oni skribis la vokalon ü. Sekvante tiun sistemon ni esperantigus la nomojn Qiū, Xī’ān kaj Tiānjīn kiel *Kiu, *Hi-ano kaj *Tiangino aŭ prefereble *Tianginjo. Por la ĉina gravas la distingo inter silabofinaj -n kaj -ŋ, sed ĉar en Esperanto ne ekzistas la fonemo ŋ, ni povus sekvi la rusan sistemon por transskribo de la ĉina, kiu uzas -n por ĉina -ŋ kaj -ń por ĉina -n. Ni povus do eĉ diri *Bejgino por Pekino, sed *Ginanjo por ĉina Jǐnán (en PIV 2005 Ĝjinano). 13 Laŭ la zamenhofa ekzercaro tia vorto devus silabiĝi kiel *pjon-gjan-go, kio tute ne reflektas la korean elparolon. 14 Samkiel la ĉina aŭ la kmera la korea distingas ne inter voĉhavaj kaj senvoĉaj konsonantoj, sed inter neaspirataj kaj aspirataj. Ĉe esperantigo la aspirataj konsonantoj fariĝu kiel en pīnyīn senvoĉaj kaj ne neaspirataj fariĝu voĉhavaj. Tial ni uzu p en *Pionjango por korea pʰ, sed g en *Gienĝuo por korea k. Same rekomendindus paroli pri la kamboĝa ĉefurbo *Pnumbeno (aŭ *Pnumbenjo) anstataŭ Pnompeno en PIV 2005, ĉar en la kmera (ne ĥmera, kiel en PIV 2005!) la

nur ĉe ekstereŭropaj loknomoj PIV 2005 registras tiajn nekongruajn kun la Esperanta fonologia sistemo formojn, troviĝas tie ankaŭ la Grabowski-a Njemeno apud Nemano, kiu pro la finaĵo -ano ne kontentigas, kial do ne elekti *Nemuno laŭ la litova Nemunas? Ankaŭ Ljubljano kaŭzas problemojn kaj estas plene superflua, ĉar nek slovenoj tiel prononcas, ĉe ili la urbonomo legiĝas Lublana kun mezeŭropa (kaj do ankaŭ Esperanta) l. Ankaŭ la ĉeĥoj nomas la urbon Lublaň, la italoj Lubiana, kial do ni ne diru senhezite *Lublano, *Lubiano aŭ – revivigante la latinan nomon (vidu malsupre) – *Emono (latine Aemona). Krom la silabokomencajn grupojn necesas konsideri ankaŭ la silabofinajn. La greka permesis (krom vokalojn kaj diftongojn) finajn -l, -n, -r kaj -s, nur en la unusilaba prepozicio ek ‘el’ ankaŭ -k. Esperanto krome permesas -m (kiel la latina), sed ankaŭ la plozivojn p, t, k (kiel ankaŭ ĉinaj dialektoj kaj aliaj aziaj lingvoj) kaj b, d, g (ekz-e sub, sed, reg-no). Tiel ni trovas en la Zamenhofa ekzercaro gíp-sa, pát-ro kaj ák-vo, kie laŭ la latina ni atendus gí-pso, pá-tro kaj á-kvo. Sed Zamenhof ne estas konsekvenca: apud ák-vo (latine a-qua) troviĝas lín-gvo (latine lin-gua) kaj li-kvó-ro (itala li-quo-re), apud pát-ro (latine pa-trem) staras citró-no. Esperanto permesas ankaŭ silabofinan -v ne nur en la loknomo Kovno (jam Zamenhofa, ĉu hodiaŭ ne perferindas *Kaŭno laŭ litova Kaunas?), sed ankaŭ en la baza leksiko ĉe kovri. Pli problema estas la nomo Brahmo, kiu troviĝas en PIV 2005. Parolantoj de eŭropaj lingvoj apenaŭ povos prononci silabofinan h, sed ĉu ne eblus substitui por ĝi ĥ (*Braĥmo), sono, kiu ne ekzistas en la sanskrita kaj do ne povas generi miskomprenojn? Tia silabofina -ĥ jam ekzistas en Esperanto (teĥniko) samkiel en la jida.15 Nekonvena estas la grupo -nk en sankta, funkcio k. a. Pli bone konformus la silabigo san-kta, se oni memoras, ke silabokomence kt- estas ebla (ktenoforo); tio tamen ne helpas ĉe funkcio, ĉar neniu Esperanta vorto povas komenciĝi per *kc-.16 La plimulto de esperantistoj verŝajne preferos separi sank-ta kaj ne san-kta, sed tiam sank-ta nepre ne fariĝu *saŋkta. Des pli problemaj estas kunmetaĵoj kiel Sankt-Peterburgo, kie la silabourbo nomiĝas Phnum Pénh kun aspirata konsonanto en la unua kaj neaspirata en la dua silabo; la kmera ne konas voĉhavajn konsonantojn. 15 Estas eĉ dubinde, ĉu ĥ vere estas Esperanta fonemo. La sola minimuma paro troviĝas en ĥoro apud horo kaj koro. En la pola ekzistas apude ch (t. e. ĥ) kaj h, sed ambaŭ hodiaŭ prononciĝas kiel ĥ. Ankaŭ en la germana h ekzistas nur silabokomence, silabofine ĝin anstataŭas ch, se prononcata, h restas ortografie nur, se muta, ekz-e en rauh ‘hirta’ (lastatempe skribata rau) apud Rauchwaren ‘peltproduktoj’, same Ho-heit ‘majesteco’, dum la adjektivo restis hoch ‘alta’. Se anstataŭ ĥoro ni dirus koruso, kiu jam ekzistas, oni povus ĉesi la uzadon de la litero (ne de la sono) ĥ kaj substitui por ĝi la signon h. La sendistinga uzo de h por greka ĥi kaj semidaj h, ḥ kaj ĥ estas regula ankaŭ en la sudslava, albana kaj turka. 16 Bedaŭrinde la vorto funkcio estas tro ofte uzata por povi ĝin substitui *funcio, kiel okazis ekz-e en la itala funzione, la hispana función aŭ la portugala função.

limo povas fali nur post la fina -t de sankt-. Vidalvide la multon da loknomoj, kiuj nomiĝas laŭ sanktuloj, estus pripensinde, ĉu ne inventi novan prefikson por sanktuloj. Ĉar san-, sen-, sin, son-, se- kaj si- jam havas aliajn funkciojn, mi proponus su-, kiu krome havas bazon en la kroata, kie ĝi konserviĝis el la latina (Supetar ‘Sankta Petro’). Ni ricevus do *Supetro, *Supeterburgo, *Sufrancisko, *Supaŭlo, *Suano, *Sujakobo, eĉ *Sumonto Atono ktp. por kroata Supetar, rusa Sanktpeterburg, usona San Francisco, brazila São Paulo, rumana Sântana resp-e hungara Szentanna, hispana Santiago kaj la greka Ajion Oros Athos. Esperantigo de propraj nomoj Ni jam komencis trakti la problemon de propraj nomoj, precipe lokaj. Zamenhof estis tre konscia pri la problemo, kiun li priparolis en Lingvaj respondoj §§ 61–62, sed volis lasi la solvon “al la forto de la tempo”. Bedaŭrinde la “forto de la tempo” jam produktis neeblajn formojn kiel la supre menciitajn, pro kio eble estus pli saĝe helpi al la forto de la tempo por atingado formojn pli logikajn kaj pli kongruajn kun la fonologia sistemo de Esperanto. Por traktado de fremdlingvaj nomoj Zamenhof vidis tri eblajn solvojn: (1) lasi la nomojn en la nacia vesto, (2) uzi la Esperantan ortografion aŭ (3) esperantigon, opiniante pri ĉi lasta, ke ĝi estus kaj plej bona. La loknomojn, kiujn ni supre pritraktis, ĉiuj apartenas al la tria grupo, do esperantigoj, kiel evidentiĝas el la apliko de la finaĵa -o eĉ en Kjongĵuo kaj Ŝjiano. Kiel Zamenhof kaj aliaj fruaj esperantistoj adaptis loknomojn? Nomoj, kiuj ne prezentas obstaklojn al la Esperanta fonologio, restis senŝanĝaj, nur aldoniĝis la finaĵo -o, ekz-e Krakovo, Londono, Dublino. La finaĵo povis anstataŭi alian vokalon kiel en Moskvo por Moskva aŭ en Romo por Roma aŭ en Barcelono por Barcelona. Kelkfoje la fruaj esperantistoj pli orientiĝis laŭ la nacia ortografio ol laŭ la fonetiko, tial ni ricevis Kievo (ne *Kijevo laŭ la rusa Kijev aŭ la ukraina Kyjiv), aŭ laŭ derivaj formoj, tial Parizo, kvankam en la franca la fina -s de Paris ne aŭdiĝas, sed ja en la adjektivo parisien. Tia procedo estas precipe rekomendinda ĉe loknomoj, kiuj enhavas fremdajn al Esperanto sonojn. Tial ni ricevis Bruselo kaj Munkeno kun u por neekzistanta ü, Tesaloniko kun T por neekzistanta Th (Þ), Vilno kun l kaj n por neekzistantaj ľ kaj ń (litove Vilnius /vˊiľńus/, beloruse Viľnja /vˊiľńa/). Ankaŭ danojn verŝajne pli kontentigas la nuna formo Kopenhago laŭ diversaj eŭropaj lingvoj, ol povus la fonetike pli proksima *Kjobmhaŭno (dane København). Kelkfoje esperantigoj ebligas eĉ transponton de naciaj disonancoj kiel en la okazo de Strasburgo (nek *Ŝtrasburgo laŭ la germana, nek *Strazburo laŭ la franca), formo same genia kiel ĝardeno, kiu respegulas francan jardin, italan giardino, anglan garden kaj eĉ germanan Garten kaj bulgaran gradina. Eblus krei pli da tiaj transnaciaj loknomoj, ekz-e *Pilzeno laŭ ĉeĥa Plzeň kaj germana

Pilsen, *Budevico laŭ ĉeĥa Budějovice kaj germana Budweis, *Tirnavo laŭ slovaka Trnava kaj germana Tyrnau, *Marmureŝo laŭ rumana Maramureș kaj hungara Marmaros ktp. Ofte Zamenhof adoptis latinajn formojn, eĉ Varsovio (latine Varsovia), kvankam *Varŝavo laŭ pola Warszawa ne kaŭzintus problemojn, samkiel ne necesis diri Neapolo anstataŭ Napolo (itala Napoli)17 aŭ Ateno (latine Athenae) anstataŭ la perfekte adaptebla *Atino. Konsidero de la latina formo estas nepre rekomendinda ĉe loknomoj, kiuj enhavas en sia nacia formo sonojn fremdajn al Esperanto. La germanoj tiamaniere feliĉe ricevis la loknomon Kolonjo (latine Colonia) anstataŭ *Kjolno kun jo por neekzistanta en Esperanto ö de Köln, kaj oni povas nur bedaŭri, ke tiu principo ne ĝeneraliĝis ankaŭ okaze de pekoj kontraŭ la Esperanta silabaro. Ĉu ne estas pli eleganta *Ratisbono (latine Ratisbona, ankaŭ en la pola Ratyzbona) ol la iom peza Regensburgo? Latina formo helpus ankaŭ ĉe Königsberg, la nuna rusa Kaliningrad. En modernaj kontekstoj nepros diri Kaliningrado, sed en historia konteksto *Regiomonto aŭ eĉ *Reĝomonto transpontus germanan Königsberg, polan Królewiec kaj litovan Karaliaučius. Regreso al la latina formo ankaŭ helpus eviti la supre menciitan neeblan formon Lvovo por ukraina Ľviv, pola Lwów. Reirante al la latina formo Leopolis oni povus diri *Leopolo. Alternativo estus en ĉi lasta okazo enkonduki la vokalon e en la vortkomenca grupo kaj diri *Levovo, kio estas ĝustigebla, ĉar la loknomo ĉiel estas derivita de la persona nomo Lev. Ankaŭ la kartvela Tbiliso komenciĝas per neebla en Esperanto konsonanta grupo. En la kartvela neakcentitaj vokaloj a kaj e emas forfali (komparu ɣmerti ‘Dio’ kun ties genitivo ɣmrtisa apud ɣwtisa; kial do ne restitui la iaman vokalon kaj diri *Tebiliso? La perdita vokalo ja eĉ konserviĝis en la araba formo Tiflīs el *Tepilis, kiun transprenis la rusoj (Tiflis) kaj el la rusa pasis al Esperanto (Tifliso). Eĉ pli malfacile prononcebla ol Tbiliso estas la nomo de la rivero, kiu transkuras tiun urbon: Mtkvari. Solvon proponus nur la formoj de la turka, armena aŭ rusa (Kur), kiuj rezultigus *Kuro, de la greka, laŭ kiu ni ricevus *Kiro (greke Kyros), aŭ de la latina, kiu liverus *Ciro (latine Cyrus). Ekstereŭropaj loknomoj plej ofte pasis al Esperanto ne el la respektivaj lingvoj, sed tra la filtro de eŭropa nacia lingvo, tial ni havas Kairon anstataŭ *Kahiro, Pekinon anstataŭ *Bejgino, Hon(g)kongon anstataŭ *Hiangango (laŭ PIV 2005 verŝajne *Ŝjianggang laŭ la ĉina Xiānggǎng) aŭ Bangkoko anstataŭ *Kruntepo (taje krūŋtê:p).

17

La itala urbo prefere nomiĝu Napolo, ĉar ekzistis pli multaj Neapolis, el kiuj ankoraŭ ekzistas la palestina, kiun oni nomu prefere laŭ la araba Nabluso, kaj la tuniza Nabeul, kiu prefere nomiĝu laŭ la araba *Nabulo.

La plej eleganta solvo sendube estas plena esperantigo kiel en Novjorko aŭ Bonaero, kvankam tia solvo ne ĉiam estas aplikebla, ĉar abundas la novurboj (Neustadt, Újváros, Novigrad, Napoli, Novgorod, Yenişehir), malnovurboj (Cittavecchia, Stargard, Altenburg, Eskişehir) kaj blankurboj (Weißenburg, Cetatea Albă, Beograd, Bilhorod, Fehérvár, al-Dāru’lbajḍā). La emon de esperantistoj prezenti sian hejmurbon en Esperanta vesto povas konduki al miskomprenoj, kiaj jam ilustriĝis en la Esperanta literaturo. Pli ofte necesos do sekvi la duan zamenhofan metodon, t. e. krei Esperantan formon substituante fremdajn sonojn per proksimaj Esperantaj. Se Esperanto ne havas la fonemon ŋ, oni anstataŭu ĝin per n, kiel ni jam proponis okaze de *Gienĝuo kaj estas akceptate okaze de Honkongo. Sed kial ne eviti la neeblan sinsekvon da konsonantoj ankaŭ en Vaŝingtono kaj diri pli elegante *Vaŝintono (ankaŭ la araboj diras Wāŝinṭōn). Esperanto nek konas palatalajn ľ kaj ń, kiuj krom en slavaj lingvoj ekzistas ankaŭ en la itala (gl, gn), hispana (ll, ñ), portugala (lh, nh) kaj albana (l, nj), ankaŭ en la franca (gn, ll jam pasis al simpla j, kiel dialekte ankaŭ en la hispana). Zamenhof uzas nj anstataŭ ń en konjako, sed simplan l por franca ll, ekz-e emajlo por émail kaj kanajlo por canaille, kie en la franca l tute ne aŭdiĝas, dum la franca bataillon atingis Esperanton ne kiel *batajlono, kiel Zamenhof verŝajne estus dirinta, sed kiel bataliono (tamen ne *bataljono). Esperanto nek konas nazalajn vokalojn. Kiam ili aperas antaŭ plozivo, oni povas anstataŭi nazalan konsonanton, do *Koimbro por portugala Coimbra (/kuĩbrǝ/), *Lamborgo por pola Lębork, kaŝuba Ląbórg kaj germana Lauenburg, sed kion fari pri pola Częstochowa (/ĉẽstoĥova/)? Rekomendindas aŭ *Ĉenstoĥovo aŭ malpli peze *Ĉestoĥovo, kiu havas bazon en polaj dialektoj. La pola apud ĉ, ĵ, ŝ (skribataj cz, ż aŭ rz, sz) konas pli molajn sonojn, kiuj en la pola estas skribataj ć, ź, ś aŭ intermetante neprononcatan i. En tiaj okazoj oni prefere reiru al latinaj formoj, kiuj fiksiĝis antaŭ la ekesto de tiaj sonoj en la pola. Tiam el Kazimierz, proncata proksimume kiel Kaĵjimjeĵ, povus fariĝi *Kazimiro, el Przemyśl, prononcata proksimume kiel Pŝemiŝjlo, fariĝu *Premislo. Laŭ la sama procedo ankaŭ la ĉeĥa ř povus regule anstataŭiĝi per r, ekz-e Trebovo Ĉeĥa por Česká Třebová. La okazo de bataliono montras, ke Esperanto en la baza leksiko ne estas konsekvenca, nek oni atendu, ke la loknoma sistemo iam fariĝu tute logika. Verŝajne formoj kiel Kairo, Pekino, Honkongo (bonvolu tamen ne uzi la neprononceblan Hongkongo) kaj Bangkoko (preferinda estus almenaŭ la formo *Bankoko) ne malaperos, sed almenaŭ evitu kapturnigajn formojn kiel Kjongĵuo, ĉar sekvante tian sistemon anstataŭ al Pekino kaj Honkongo ni iam devos aviadi al *Bejĝjino kaj *Ŝjianggango. Bonno, je 2014-01-12

Nicolina Trunte

La aŭtoro, naskita en 1948, esperantisto depost 1963, dum siaj studentaj jaroj (studis lingvistikon kaj filologiojn slavan, latinidan, bizancan kaj orientan) en la 70-aj jaroj aktivis por la Internacia Lingvo kaj sub la nomo Hartmut Trunte publikis, kune kun Klaus-Peter Fritz, Heike Lühmann kaj Yashovardhan unulingvan lernolibron de Esperanto, sed en 1980 retiriĝis pro troa okupiteco profesia kiel slavisto ĉe la Bonna universitato. En 2012 aperis du germanlingvaj studoj liaj pri Esperanto sub la nomo Nikolaos Trunte: (1) ĉapitro en lia libro Slavia Latina. Eine Einführung in die Geschichte der slavischen Sprachen und Kulturen Ostmitteleuropas [Slavujo Latina. Enkonduko en la historion de la slavaj lingvoj kaj kulturoj orientmezeŭropaj], München · Berlin 2012, p. 711–742, kaj (2) artikolo sub la titolo “Muss man als Slavist Esperanto lernen? oder: Gibt es eine Slavia Esperantica? [Ĉu kiel slavisto oni bezonas lerni Esperanton? aŭ: Ĉu ekzistas Slavujo Esperanta?] sur la paĝoj 257–283 en festlibro por Helmut Keipert okaze de lia 70-a datreveno, publikigita de Irina Podtergera sub la titolo Schnittpunkt Slavistik: Ost und West im wissenschaftlichen Dialog. Göttingen 2012, volumo I. Depost 2013 la aŭtoro verkas sub la nomo Nicolina Trunte.

Lihat lebih banyak...

Comentarios

Copyright © 2017 DATOSPDF Inc.