LA PAROLADOJ DE PROF. D-RO IVO LAPENNA

May 22, 2017 | Autor: Carlo Minnaja | Categoría: Social Studies, Esperanto
Share Embed


Descripción

LA PAROLADOJ DE PROF. D-RO IVO LAPENNA

Jen estas surmerkatigita serio de kvin diskoj, kiuj redonos al la publiko
la plej popularan produkton de Ivo Lapenna: la paroladojn. Lia oratora arto
esprimiĝis per centoj da paroladoj, prelegoj, ampleksaj intervenoj en
debatoj, kaj ni povas esperi, ke la kolektado kaj transdonado al diskoj
povos iam kompletiĝi. La nuna serio prezentas dek el ili, du por ĉiu
disko, daŭranta inter 53 kaj 67 minutoj.

Ivo Lapenna (1909-1987) eble ne kiel la unua starigis la tradicion de la
grandaj oratoroj de la E-movado. L. L. Zamenhof parolis ofte, lia vorto
estis atendata kaj ŝatata; sed jam post la unuaj ok kongresoj li demetis
sian oficialan rolon kiel festparolanto en la Universala Kongreso. La
Originala Verkaro registras 17 oficialajn paroladojn. Siavice, Edmond
Privat komencis oficiale paroli jam deksesjara kaj aspektis mirinfano, kaj
poste ofte parolis, akirante la kromnomon "la dolĉa vorto". Ankaŭ Leono
Zamenhof ofte, precipe en fermaj kunsidoj, portis al la kongresoj la
saluton de la familio de la iniciatinto de Esperanto. Sed Ivo Lapenna lasis
signon unikan, nekompareblan: dum pli ol duonjarcento aŭdiĝis el la plej
respondecaj kaj prestiĝaj podioj lia varma, flua, potenca voĉo. Paroladoj
en la jugoslaviaj kongresoj, kaj poste en la UK en Londono en 1938,
montris, ke naskiĝis nova granda oratora talento. Post la dua mondmilito
Ivo Lapenna estis la preskaŭ konstanta solisto de la internacikongresaj
festparoladoj. Ĝis 1974 li estis la protagonisto de la Universalaj
Kongresoj, poste, ekde 1975 ĝis 1987, li estis, dum seninterrompa sinsekvo,
la oficiala oratoro de la Internaciaj Konferencoj de la Neŭtrala Esperanto-
Movado.

Al la parolarto Ivo Lapenna estis dumvive ligita. Sian unuan publikan
paroladon, en la kroata, li mem fiksas en siaj gimnaziaj jaroj. Estis
kutimo en lia lernejo fari inaŭguran paroladon ĉiujare, kaj tiun taskon
kutime plenumis profesoro. Iun fojon la lernejestro decidis konfidi ĉi
solenaĵon al lernanto, elektita inter la plej talentaj, kaj tiu estis Ivo
Lapenna. Kaj jam tiu unua parolado estis celebro de paca kunekzistado inter
malsamaj gentoj, tiam freŝe kuniĝintaj en unu solan landon, Jugoslavion,
kreitan kun grandaj esperoj tuj post la unua mondmilito. Do, ankoraŭ knabo,
ankoraŭ ne esperantisto, sed jam oratoro kaj jam entuziasma pri la noblaj
ideoj de paco inter egalrajtaj kaj egalstatusaj popoloj.

Lia renkontiĝo kun la Internacia Lingvo okazis apenaŭ kelkajn jarojn poste
en 1928 kiel memlernanto; kaj tuj fondo de la Studenta Esperanto-Klubo
(poste Akademia Esperanto-Klubo) en Zagreb, fondo de Studenta Tutmonda
Esperanto-Ligo dum la kongreso en Budapeŝto (1929), ĉiam kun frontaj
respondecaj postenoj. Kaj paroladoj por informi, konvinki, prezenti
planojn, vigligi la societan kaj organizan vivon. Post la doktoriĝo (1933)
en la universitato de Zagrebo, li praktikis kiel juĝista-advokata kandidato
kaj en 1939 li superis la koncernan ekzamenon ĉe la Apelacia Kortumo en
Zagrebo; li ĉiam havis la ideon meti je la servo de la homo sian oratorecon
kaj kapablon argumenti, kaj ofte defendis akuzitojn en politikaj kazoj;
ankoraŭ poste li estis konstante je dispono kiel konsilisto de Amnesty
International kaj de aliaj organizaĵoj celantaj justajn procesojn.

Li estis profunde konvinkita de la graveco de la personaj parolaj
kontaktoj, kaj lia oratora kapablo logis kaj ĉarmis milojn da personoj dum
kongresoj, kunvenoj, inaŭguroj, radioparoladoj, prelegvojaĝoj: en ĉiu okazo
kie li estis, lia voĉo sonis kaj sonoris. Neniam temis pri porokazaj
eldiroj; li havis ĉiam ion por komuniki, por instrui, por stimuli. Liaj
temoj ofte estis la ĉeftemoj de la agado de la movado dum la koncerna
momento: la jaro de Internacia Kunlaboro, la Internacia Jaro de Edukado, la
Monumento "La Espero", la centjara jubileo de Esperanto. Aŭ ili estis
principaj temoj de la monda problemaro: la lingva diskriminacio, la
humaneca internaciismo, la homaj rajtoj, la kultura valoro de la internacia
lingvo.

La unua kaj dua diskoj de la serio enhavas kvar paroladojn, el kiuj tri
estis eldiritaj en 1987, la sama jaro de lia morto. Li estis tiam en sia 78-
a jaro, sed el lia voĉo oni ne divenus tion. Ankoraŭ vervo, ankoraŭ
entuziasmo, ankoraŭ potenco en la voĉo, ankoraŭ absoluta, centprocenta
klareco de la elparolo, tiel ke ĝi povas esti modelo aŭskultinda dum kurso
aŭ grupa kunveno. Ankoraŭ gestado, kiun la disko ne povas redoni, sed en
revuo Horizonto aperis fotoj de liaj manoj kaj brakoj, kiujn li plej
eminente majstris dum li oratoris. Unu el tiuj paroladoj, la lasta el liaj
gravaj, la festparolado ĉe la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco en
Graz, Aŭstrio, en aŭgusto 1987, daŭras pli ol 50 minutojn: sub la titolo
"100 Jaroj de Parola Esperanto-Kulturo" Ivo Lapenna portretas kaj
kompendias tiun faceton de la internacilingva kulturo, kiun li plej ŝatis.
Li emfazas la gravecon de la parola uzo de Esperanto ankaŭ inter
samlandanoj, kaj profunde analizas, ekzemple, la E-revuojn kaj la elparolon
de la radiodissendoj. En sia oratoraĵo li ankaŭ preskaŭ stafete mencias
aliajn pli junajn oratorojn, kiuj daŭrigu lian arton kaj lian stilon. La
prelego farita en 1964 pri la lingva diskriminacio estas vera lekcio pri la
homaj rajtoj kaj la samnoma Deklaracio, precipe kiom tio rilatas al la
lingva diskriminacio. Alia prelego indikas la striktajn rilatojn inter la
humaneca internaciismo kaj neŭtrala internacia lingvo, kiu estas ĝia
nedisigebla esprimilo.

Historian momenton dokumentas disko III: la akcepton de la rezolucio de
Unesko en Montevideo favora al Esperanto (10.12.1954), legebla en la
Jarlibro de UEA. Aŭdiĝas la ege bruoplena salono de la Unesko-konferenco,
la anonco (hispanlingva) de la prezidanto, la komenco de la prezento de la
rezolucio fare de la estro de la Meksikia delegacio, la klopodo ree atingi
silenton kaj atenton pere da sonoriloj, fine la kompleta prezento de la
rezolucio, la interveno (franclingva) de la svisa delegito, apoge, la
interveno (anglalingva) de la brita delegito petanta amendon, fakte
sensignifan, la alpreno de la amendo fare de la prezentinto de la rezolucio
kaj fine, sen pluaj intervenoj, la anonco de la rezulto de la voĉdono: 30
por, 5 kontraŭ, 17 sindetenoj. Tiu rezulto estis akceptita per fortaj
aplaŭdoj ankaŭ de la publiko. La registrado de tiu historia momento estas
antaŭata de sinteza prezento fare de Lapenna mem, kiu klarigas kiel oni
alvenis al tiu rezulto.

Samdiske troviĝas la projektita baza laborprogramo por la 100-jara jubileo
de Esperanto, kun resuma prezento de la sukcesoj de la lingvo dum preskaŭ
jarcento.

Same historia dokumento estas festparolado en la UK en Haarlemo (1954),
transportita el tiutempa gramofondisko.

Ivo Lapenna estis ankaŭ teoriulo de la parolarto, kun aparta atento al la E-
lingva. Lia verko Retoriko traktas kaj pri la ecoj de oratoro, kaj pri la
konstruo de publika parolado, kaj specife pri kia devas esti parolado en
kaj pri la internacia lingvo. Rimarkinde, kiel li instruas ekspluati la
potencialojn de planita kaj esprimriĉa lingvo kia estas Esperanto, kun siaj
verbaj tempoj kaj participoj, siaj klarsignifaj afiksoj, siaj
radikkunmetoj; sed, ekzemple, li atentigas, ke parolado devas havi aliajn
ecojn ol skribita teksto: literaturaj licencoj kaj tro oftaj kunmetitaj
vortoj estas zorge evitataj, ĉar normala aŭskultanto ne havas surmomente la
tempon disigi la konceptojn kaj senpere kompreni. Tial liaj paroladoj estas
esence klaraj kaj kompreneblaj eĉ por lingva komencanto. Ĝuinde, kiel li
priskribas, kiel devas esti tenata la voĉo laŭ la cirkonstancoj kaj la
temoj: milda kaj mallaŭta pri intimaj temoj, potenca kaj vorttorenta kiam
temas pri kuntreno de la publiko al klimakso. Lapenna havis grandan senton
pri la muziko de la vortofluo; cetere muziko estis hejma en lia familio,
ĉar la patrino, Amelia, estis pianistino, kaj li mem estis fininta kurson
pri violonĉelo ĉe la zagreba Muzika Akademio kun diplomo rajtiganta lin
instrui muzikon en la mezlernejo.

Multajn paroladojn li faris, sed ne multajn li publikigis en libroj. La
verko Elektitaj paroladoj kaj prelegoj entenas 17 paroladojn kaj tri
prelegojn, kaj atingas nur la jaron 1966, do mankas tie pli ol dudek jaroj
da lia oratorado. Pluro aperis en revuoj diverslande, sed ja mankis unu
ĉefa eco: la voĉo. Ĉi tiu diskoserio klopodas redoni ĝuste la mankantan
elementon.

La teknika laboro por transporti al kompakta disko malnovajn magnetofonajn
bendojn aŭ gramofondiskon ne estis simpla. La bendoj aĝis plurajn jarojn,
kelkaj eĉ jardekojn, la disko eĉ plenan duonjarcenton. Ĉiuj registraĵoj
estis faritaj rekte dum publikaj paroladoj, do estis necesa ne malmulta
laboro por repurigo de ĉirkaŭaj sonoj, eĥoj kaj aliaj akustikaj misoj kaj
ĝenoj. Tiun laboron entreprenis kaj plenumis, kun helpo de aliaj, rusa
inĝeniero Alexander Kogan, loĝanta en Kopenhago.

La diskoj estas eldonitaj de la Fondaĵo Ivo Lapenna
([email protected]), fondita jam en 1984 de kelkaj estimantoj de la
granda oratoro. La fondaĵo per la interezo de sia kapitalo subvencias
premiojn por universitataj disertacioj havantaj kiel temon la internacian
lingvon. Aŭspicias la eldonon la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna,
kiu havas la celon diskonigi la verkojn kaj la principojn ideajn kaj
kulturajn de Ivo Lapenna. Ĉi instituto, konsistanta el nur deko da
sciencistoj, havas kiel protektanton inĝ. Louis Cristophe Zaleski-Zamenhof,
nepon de la iniciatinto de Esperanto. En 2001 ĝi aŭspiciis la aperigon,
realigitan de Torben Kehlet (1941-2001), de la pli ol 400-paĝa libro Eseoj
memore al Ivo Lapenna, kiu, el plej diversaj flankoj kaj malsamaj personaj
vidpunktoj, donas vastan bildon kaj pri la persono Ivo Lapenna kaj pri la E-
movado dum lia vivo. De tiu libro ĉi diskoserio estas certagrade
komplemento, kiel konfirmas la fronta foto, farita de T. Kehlet, aperanta
en ambaŭ verkoj.

Carlo Minnaja
Prezidanto de la Internacia
Instituto Ivo Lapenna
Lihat lebih banyak...

Comentarios

Copyright © 2017 DATOSPDF Inc.