La lastaj tridek jaroj de la Akademio

June 2, 2017 | Autor: Carlo Minnaja | Categoría: Esperantologio
Share Embed


Descripción

Sukcesi en malgranda spaco resumi la agadon de la Akademio ne estas facile. Laŭ iuj aspektoj, la Akademio laboras silente kaj nur ĉe laborkonkludo eldonas aktojn, sugestojn, rekomendojn. Ili estas malmultaj, ekzemple en la lastaj 7 jaroj entute 20 Oficialaj Informoj. Ĝenerale dirite, la interna komunikado en ĉi tiu lasta jar(du)deko forte ŝanĝiĝis; antaŭe la akademianoj ricevis dikajn paperajn cirkulerojn kun tuta resumo de la diskutoj en la diversaj sekcioj, kaj povis ilin primediti kaj poste esprimi siajn resumajn konsiderojn; nuntempe, kun la ĝenerala uzo de interreto, sin sekvas proponoj kaj rebatoj interne de la respektivaj sekcioj, kaj nur iliaj konkludoj estas prezentataj al la Pleno, sed ankaŭ en ĉi tiu dua stadio de la decidocela laboro okazas tuj-tujaj bat-rebatoj pri unuopaj punktoj, kio riskas malfaciligi finan decidon, ĝis la sekretario pacience kunmetas ĉiujn erojn kaj formulas demandojn privoĉdonotajn.
Lihat lebih banyak...

Comentarios

Copyright © 2017 DATOSPDF Inc.