La fenomeno migrado en la esperanta literaturo

Share Embed


Descripción

[Aperinta en: Siedlecki, Michał 2016 (red.): bjalistokaj kajeroj n-ro 6. Okaze de la 17-aj Bjalistokaj Zamenhof-tagoj. 9-11 de decembro 2016. Białystok: Książnica Podlaska im. Łukasza Górnickiego, Białostockie Towarzystwo Esperantystów. ISBN: 9788363470654]

Suso Moinhos La fenomeno migrado en la esperanta literaturo 1. Enkonduko Migrado kaj ĝia studo ricevis pli grandan atenton ĉirkaŭ la komenco de la nuna jarmilo. Tutmondiĝo, kun faciligo de inform-fluoj danke al la apero de novaj teknologioj, rekte montras dramojn ligitajn al migrado. Pri ĝi nun okupiĝas kino, teatro kaj literaturo en la tuta mondo. La sinteno de verkistoj povas esti malsamaj: Kelkaj priskribas aŭ denuncas la kondiĉojn kaj kaŭzojn de migrado, alprenante socikonsciencan rolon; aliaj, allogite de la temo, spegulas ĝin en siaj tekstoj sen ajna engaĝiĝo. Aliflanke, eblas distingi du perspektivojn en la aŭtoroj (Castaño Ruiz, 2004): a) La aŭtoro mem estas migrinto, kaj li elmetas sian vivosperton al la leganto: – Li rakontas, kion li forlasis, kaj rememoras aferojn pri sia antaŭa vivo, pri sia lando, pri pejzaĝoj kaj homoj. – Li rakontas, kion li trovas, kiel ekzemple, novan lingvon, novajn morojn. – Li ne parolas en la unua persono, sed rakontas, kio okazas al similuloj el lia devenloko. b) La aŭtoro, ne estante mem migrinto, traktas en siaj tekstoj la migradan fenomenon. En ĉi tiu eseo mi montros, kiel la temo migrado manifestiĝas en la esperanta literaturo. 2. Migrintaj aŭtoroj Al la unua grupo apartenas Nikolao Hohlov (1891-1953), kiu en 1920 post malsaniĝo en la blanka armeo veturis de Rusio al Malto, kaj de tie al Jugoslavio. Li kondamnis la militon en sia poemo "Eŭropo": En ĝi stertoras veoj, lamentas ploristinoj, Tamburas ŝmacajn hakojn falintaj gilotinoj, Susuron flirtas flustre truita silk' standarda Kaj ĉion fonas kraka, reeĥa boj' bombarda...

La grandeco de la poemo kuŝas en tio, ke Hohlov sukcesas pretervidi sian konkretan situacion kaj masoni tekston, kiun konsistigas ĝeneralaj konsideroj rilataj al la homa specio. La poemon li emfazas per abunda uzado de aliteracioj kaj modifita sintaksa ordo, celanta doti ĝin per soleno kaj patoso. En aliaj poemoj Hohlov laŭdas la novan landon, kie efektive li bone adaptiĝis ("Sur Slijeme"), kaj rememoras Rusion ("Mia patrujo"), ne sen esperoj pri brila estonto. Verda Majo (1982), pseŭdonimo de Hasegawa Teru, japanino (1912-1947), translokiĝis en 1937 al Ĉinio, kien antaŭe revenis ŝia ĉina edzo, Liu Ren, por kune kontraŭbatali la invadon de tiu lando far Japanio. En sia verko En Ĉinio batalanta (1945), ŝi aŭtobiografie priskribas siajn viv-malfacilaĵojn en la nova lando. Krome, ŝi atestas la ĉeeston en Ŝanhajo de rifuĝintoj el najbaraj regionoj dum la japana agreso. La jena priskribo, lakona sed preciza, evidentigas per la elekto de trafaj detaloj, la hororon de milito: Unu mezaĝa virino nudpieda kun gapa mieno paŝas nur portante malplenan saŭcbotelon. Certe ŝi mem ne konscias por kio ŝi savis ĝin el sub la malamika kanonfajro kaj kvazaŭ solan trezoron kunprenas kun si. Oni povus diri ke ili estas feliĉaj, ĉar malgraŭ ĉio ili trovas sin vivantaj en la sekura zono. Ĉu vi ne vidas, kiel ploregas kaj kriegas ankoraŭ sennombraj homoj ekster la jam fermita fera pordo de la koncesia kvartalo, petante ke la gardistoj lasu ilin eniri.

La sperto pri migrado iĝas intense nekomprenebla por infanoj. En 1920, laŭ la Traktato de Rapallo, la ĉemara turisma urbo Opatija en Istrio ekapartenis al Italio. Pro la danĝera etoso en la urbo, same kiel multaj aliaj personoj, la familio de Vesna SkaljerRace (1911-2000), forlasis ĝin kaj ekziliĝis en la Reĝlandon de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj1. Vesna (1977) transformis la rememoron pri tiuj momentoj de sia frua vivo en la rakonton "La vizito". Hin konsistigas fragmentoj, kiuj trafe impresas kiel rekonstruata historio el memorpecoj. En unu el ili la rolulo (kiu identiĝas kun Vesna, ĉar temas pri aŭtobiografia rakonto) faras al si ŝlosilan demandon, rilatan al identeco: Tie estas la monto Uĉka. Sub ĝi, kvazaŭ infaneto serĉanta protekton ĉe la gamboj de panjo, la urbeto Opatio, mia naskiĝloko. Kio mi fakte estas? Laŭ gepatroj mi apartenas al du diversaj nacioj kaj ek de *tiel+ mia plej frua aĝo mi vivas en Vojvodino, la regiono plej multnacia en la lando. Kaj absolute neniu memoro ligas min al mia naskiĝregiono. Kio do mi estas?

La socia kaj kultura identeco evidentiĝas unu el la ĉefaj temoj de la literaturo pri hommigrado. La mondo aperas kiel tuto, kiel unueca alternativo al la propra mondo. Tio konstateblas ankaŭ ĉe kelkaj verkoj de Ferenc Szilágyi (1895-1967). En sia poemo "Vivraporto" (Kalocsay 1934), verkita en 1932, li resumas jene: Nun skize: Mondmilit' kaj fine, La Paco. Mi: bankoficist'. 1

Laŭ persona komuniko de la nevo de Vesna.

La bankoj "ŝparas". Mi: viktime Paradas sur la "ŝpara list'", Por vagi en la mondo kriza.

Sed Szilágyi, kiu efektive elmigris el Hungario en Svedujon en la sama jaro, kiam li verkis la poemon, estas konata ĉefe kiel prozisto. "Inter sudo kaj nordo", entenata en la samnoma novelaro (Szilágyi 1950) estas aro da anekdotoj ŝpinitaj ĉirkaŭ akso: la vivo de hungaroj laborintaj en Skandinavio inter 1947 kaj 1949 laŭ ŝtata akordo inter Svedio kaj Hungario, kaj la kulturaj diferencoj, kiuj reliefiĝis en ilia ĉiutaga vivo. 3. Ne migrintaj aŭtoroj Nuntempaj verkistoj denuncas la maljustajn, plurfoje vivoriskajn cirkonstancojn de migrantoj, kaj ilia preferata ĝenro estas sendube poezio. Jorge Camacho (1966 –) ofte interesiĝas pri internaciaj konfliktoj. Ekzemple, en "La kaĝo" (Camacho 2016) li montras la ksenofobian sintenon de kelkaj eŭropaj registaroj rilate la elmigrintojn, kiuj envenas en la kontinenton fuĝante el militoj en Sirio kaj Afganio, kaj sarkasme asertas, ke Kiam ili Hungarujon ĉirkaŭbaros plene, ni ekĵetos arakidojn al makakoj ene.

Kelkfoje tiun ĉirkaŭbarikadon el antaŭjuĝoj povos detrui nur la enmigrintoj mem, samtempe plibonigante la eŭropan socion per sia kontribuo (Camacho 2015): Simile, nun, sude ol ĉi maro monddivida, norde ol Sahar’, ondo da varmo leviĝis el la homoj kaj fandas for la blokojn kolosajn el dirta glaci’.

La saman temon traktas Gerrit Berveling en sia poemo Eŭropo 2015 (2016), kaj deklaras, ke la amasmigrantoj "ĝene / nin memorigas, ke ni agu home". Aliaj poetoj interesiĝas pri la vivo de enmigrintoj en la cel-lando, kiun karakterizas interalie klopodoj teni la ligojn kun la familio, kaj krimaj agoj en nova socio kun aliaj reguloj. Leen Deij (1919 – 2011) verkis versaĵon (1994) en formo de letero de enmigrinto. Jesper Lykke Jacobsen (1971–) poemas (2015) surbaze de foto, kiu montras afrikajn migrantojn en Hibutio penantajn telefoni siajn parencojn "Ĉar hejme hantas haŭbizoj". Suso Moinhos (1970 –) en "Interpretado" (2016) priskribas agresitan rumaninon, kiun la poezia voĉo interpretas. 4. Konkludoj

De la komenco de la pasinta jarcento, migrado aperis en la esperanta literaturo kiel maniero atesti proprajn vivospertojn. Tiusence prozo montriĝis ŝatata de niaj verkistoj. Kontraste kun tio, por denunci la krudajn situaciojn de aliaj amasmigrantoj, nuntempe poezio estas la plej uzata ĝenro, probable ĉar ĝi ebligas eksperimenti per interpreto-ŝlosiloj, kiun oni malofte trovas en ordinara prozo. La neceson pritrakti migradon pravigas la fakto, ke ĝi estas grava por la envolvitaj personoj, kaj kelkfoje, intime ligita al doloro. Rafik Schami, siria verkisto en la germana, substrekas, ke "ĉiu ekzilo estas vundo". Eble tio estas la ekzistokialo de literaturo: pansi la vundojn por helpi nin pli bone kompreni la mondon.

Bibliografio Berveling, Gerrit 2015: "Eŭropo 2015". En: Beletra Almanako 25, 59-60. Camacho, Jorge 2015: La silika hakilo. New York: Mondial, 77. —— 2016: Strangaj spikoj. New York: Mondial, 163. Castaño Ruiz, Juana 2004: "Discurso literario e inmigración: escritores y tipología de textos". En: Tonos: Revista electrónica de estudios filológicos, 7. https://www.um.es/ tonosdigital/znum7/estudios/dinmigracion.htm Hohlov 1992: La tajdo. Đurđevac: E-klubo "Koko". 2a eldono. Jacobsen, Jesper Lykke 2015: "Translazuren". En: Beletra Almanako 24, 31. Kalocsay, Kálmán (red) 1934: Dek du poetoj. Budapest: Literatura Mondo, 108-110. Ankaŭ en: Benczik, Vilmos (red.) 1979: Baza literatura krestomatio. Budapest: Hungara Esperanto Asocio, 155-157. Leen Deij 1994: "Letero de gastlaboristo". En: Fragmentoj. Croix: Lilli Giloteaux, 46. Moinhos, Suso 2016: Laminarioj. Partizánske: Espero, 35. Sutton, Geoffrey 2008: Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887- 2007. New York: Mondial. Szilágyi, Ferenc 1950: Inter sudo kaj nordo. Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 163184 Verda Majo 1982: "En Ĉinio batalanta". En: Verkoj de Verda Majo. Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 25-107. Vesna Skaljer-Race 1977: El la vivo. Beograd: la aŭtorino, 12-14.

Lihat lebih banyak...

Comentarios

Copyright © 2017 DATOSPDF Inc.