LA ESPERANTO-MOVADO EN ITALIO

May 22, 2017 | Autor: Carlo Minnaja | Categoría: Esperanto, Esperanto movement
Share Embed


Descripción

LA ESPERANTO-MOVADO EN ITALIO

La internacia lingvo eniris Italion en 1890 tra gramatiko de d-ro Daniele
Marignoni, klera kaj plurfaceta notario en Mantuo. Li interesiĝis pri
katolikismo, stenografio, redaktado de gazetoj kaj ankaŭ pri internacia
lingvo. Li multe vojaĝis kaj en Parizo li renkontiĝis kun esperanto. Tuj li
ekkontaktis Zamenhof, kaj mallongaj respondoj de ĉi lasta al li aperis en
La Esperantisto, kiu rolis ankaŭ kiel kolekto de tre mallongaj respondoj de
Zamenhof al la unuaj entuziasmaj adeptoj. Sed dum jaroj en Italio ne ariĝis
esperantistoj: la unua grupo estis fondita en 1902 de franco, grafo Alberto
de Gallois, alia bonstata klerulo, kiu establiĝis en malgranda vilaĝo,
Riolunato, apud Modena, iom norde de la centra Apenino; li fondis tie
akademion kaj, en Torino, la unuan gazeton esperantan en Italio. Ankoraŭ
nun Alberto de Gallois estas celebrata en tiu urbeto.

Unuopuloj ariĝis iom post iom, inter 1905 kaj 1910 kreiĝas grupoj en la
gravaj urboj: en Romo ĝin fondas en 1905 katolika pastro Luigi Giambene,
kiu pro sia ofico ĉe la Vatikano havis plurfoje okazon paroli pri esperanto
al papo Pio la Deka, kies favoro al la internacia lingvo estis sincera, kaj
famiĝis lia frazo: "Esperanto havas grandan estontecon antaŭ si". Sekvas
grupoj en Florenco, Bolonjo, Milano, Triesto; kreiĝas en Florenco la Itala
Esperanto-Federacio (1910) kaj sekvos la Katedro por la instruado de
Esperanto (1912). En 1913 komencis aperi "L'Esperanto", revuo fondita kaj
redaktata de Antonio Paolet en Friulo; ĉi revuo, kun kelkaj nomoŝanĝoj kaj
proprietotranspasoj plu aperas ankoraŭ nun kiel organo de la Itala
Esperanto-Federacio. La movado estis en la unua parto de la jarcento ĉefe
en la manoj de katolikoj, sed la idealo de internacia lingvo kiel
instrumento por tutmonda paco trovis adeptojn ankaŭ ĉe aliaj ideologioj: la
socialista urbestro de Milano, d-ro Filippetti, en la jaroj 1920-22
enkondukis esperanton en specialajn klasojn de la elementa lernejo, kaj en
Milano estis inaŭgurita la unua strato al Zamenhof en Italio (kaj la dua en
la mondo post tiu en la anarkiista Sabadell).

Signifoplena epizodo de esperanto en Italio estis la Venecia konferenco en
1923, kiam kunvenis pli ol 200 reprezentantoj de komercaj ĉabroj kaj
reprezentantoj de ŝtatoj por pritrakti la problemon de internacia lingvo en
komerco kaj turismo, kaj aŭtomate oni transiris preskaŭ tuj al esperanto
kiel lingvo de la konferenco. Esperanto tiam staris tute brile en Italio:
faŝismo pensis utiligi ĝin por diskonigi al eksterlando la sukcesojn de la
reĝimo, kaj ene de tiu apogo fare de la aŭtoritatuloj la 27a UK okazis en
Romo en 1935; okaze de tiu evento komenciĝis la e-diossendoj de Radio Roma,
kiuj daŭris ĝis 1942. La tempoj ŝajnis favoraj, la naciaj kongresoj estis
abunde vizitataj, firmoj kaj turismaj instancoj eldonis en espernato
broŝurojn diversspecajn: la ideo de lingvo internacia estis tute prestiĝa.
Brilaj nomoj de italaj esperantistoj intermilitaj: Stefano La Colla,
akademiano, inter la redaktoroj de la plej granda itala enciklopedio,
iniciatinto de vortaro; Bruno Migliorini, la plej granda lingvohistoriisto
en Italio, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto je la fino de la
tridekaj jaroj kaj poste prezidanto de la Itala Lingva Akademio; Rinaldo
Orengo, nelacigebla organizanto kaj fondinto de propaganda centro en
Milano. La pli kaj pli sufoka reĝimo tamen kaŭzis, se ne specifan
persekuton, tamen fortan malhelpon al la movado en la fino de la tridekaj
jaroj; la reston faris la milito kun siaj detruoj.

En 1947 en Torino kuniĝis la unua nacia kongreso postmilita kaj ree aktivis
la Itala Esperanto-Federacio. La gazeto "L'esperanto" komencis reaperi en
1950, kaj okaze de la Sankta Jaro rekomenciĝis ankaŭ la dissendoj de Radio
Roma, kiuj de tiam daŭras seninterrompe ĝis nun. Italoj ree komencas
vojaĝi, kaj italaj karavanoj al UKoj fariĝas tradicio, ofte la italoj estas
la plej multnombraj inter la kongresanoj. Denove prestiĝa momento por la
itala movado estas en 1955, kun la kvardeka UK, la jubilea, en Bolonjo, kun
la ĝemeliĝo inter Bolonjo kaj Bulonjo-ĉe-Maro, la celebrado de la Unesko-
rezolucio de la antaŭa decembro, la elektiĝo de Fighiera kiel KKS, kaj la
postan jaron la elektiĝo de prof. Giorgio Canuto kiel prezidanto de UEA.
Ankaŭ la italaj kongresoj forlasas amatorecon kaj trovas preskaŭ profesian
organizanton, inĝ. Caraffa. Dediĉo de stratoj al Zamenhof aŭ al la lingvo
iĝis ofta kaj preskaŭ rito dum la kongresoj: en Romo, Rimini, Carrara,
Padova, Varese, ….. La italaj kongresj, kutime okazantaj en la unua semajno
de septembro, for de la rutinaj datoj de la UKoj, altiris plurajn
eksterlandanojn kaj estis bonaj kulminoj de la jara agado: ili daŭris
preskaŭ semajnon, kun ekskursoj, prelegoj, artaj vesperoj.

En 1963, prepare al la 700-a datreveno de la naskiĝo de Dante Alighieri,
aperas luksa eldono de la Dia Komedio, kun la vidalvida traduko en blankaj
dekunusilabaj versoj de Giovanni Peterlongo, kaj la cent reproduktaĵoj de
la ilustraĵoj de Botticelli, neniam aperintaj komplete antaŭe. La eldono,
luksa, de tiu verko, poste montrita ankaŭ en ekspozicioj de artaj libroj,
estis granda evento de la movado, trenata ĝis la fina konkludo de la
poetino, akademianino, redaktorino kaj organizantino Clelia Conterno.

La Sepdekaj jaroj prezentas fortan impeton sur la literatura kampo, kiu
interkruciĝas kun la organizita movado. Sub impulso de Giorgio Silfer
naskiĝas la "Patrolo", grupo de literaturistoj kun italkultura fono: la
unua prezidanto estas Nicolino Rossi el San Marino, plurfoja premiito en la
Belartaj Konkursoj, sekvos Tazio Carlevaro el Tiĉino; apud ili, Silfer,
Carlo Minnaja, Clelia Conterno, Gimelli, Pisoni. La naciaj kongresoj
gastigos rutine literaturajn vesperojn kun premiadoj de literaturaj aŭ
artaj konkursoj. La literatura revuo "Literatura foiro", fondita en 1970
kiel organo de "La Patrolo" kaj longe redaktata de Silfer, prezentas
tradukojn el italaj verkistoj kaj alcelas estis la sekvanto de "Literatura
Mondo"; ĝi kun iom da peno trabatas al si la vojon, kaj hodiaŭ ĝi estas la
plej longe seninterrompe vivinta literatura revuo. En 1974 ĝi heredas la
nepresitajn manuskriptojn kaj la merkaton de "Norda Prismo" kiu baraktas en
egaj malfacilaĵoj. Tiel ĝi fariĝas de nur itala, revuo internacia, kun
multe pli vasta spiro. Silfer intertempe iĝas estrarano de TEJO kaj unu el
la iniciatintoj de la poste famiĝinta "Manifesto de Raŭmo".

Sur la movada flanko eminentas dum du jardekoj tri figuroj: gefratoj Mario
kaj Catina Dazzini el Massa kaj d-ro Umberto Stopppoloni el Pistoia. La
unuaj du konstruas por esperanto tre prestiĝan niĉon en sia urbo, kaj de
tie startas ankaŭ la diversaj leĝproponoj por enkonduko de esperanto en la
lernejojn; la forta impulso donita al ILEI kaj al ĝia itala sekcio estas
larĝparte ilia merito. Stoppoloni, juĝisto de apelacia kortumo, iĝas
prezidanto de la Itala E-Federacio, kaj la kunlaboro kun la itala filio de
ILEI estas tre harmonia. Esperanto denove eniras en la komunan penson de la
ordinara homo, parlamentanoj estas daŭre informataj kaj devas konstati ke
esperanto estas plue aktuala. La movado sukcesas, post jardekoj, fine
produkti la "Italan Antologion" en la jubilea jaro 1887 sub redakto de ing.
Azzi; en 1990 aperas ankaŭ alia longe prilaborita volumeto, "Enlumas min
selimo", antologio de la nuntempaj italaj poetoj; en 1996 fine aperas
longege atendita verko: granda itala-esperanta vortaro, kiu povas
prezentiĝi egalveste kun la aliaj lingvoj (ambaŭ verkoj estis sub redakto
de la aŭtoro de ĉi linioj). Italoj, post la tro frua morto de prof. Canuto
en 1960, denove eminentas en la internacia movado: Antonio De Salvo en
IKUE, poste Mauro La Torre en la internacia ILEI, Renato Corsetti kiel
sekretario de la Akademio kaj, multe pli poste, prezidanto de UEA. Ĉi-jare,
denove forta defio por la itala movado: la gastigado de UK. Post Romo en
1935, Bolonjo en 1955, jen Florenco en 2006. Bonvenon!

Carlo Minnaja

25/02/06 18.17
Lihat lebih banyak...

Comentarios

Copyright © 2017 DATOSPDF Inc.