LA CENT JAROJ DE LA ĈEFA LINGVA INSTITUCIO

May 22, 2017 | Autor: Carlo Minnaja | Categoría: Esperanto
Share Embed


Descripción

LA CENT JAROJ DE LA ĈEFA LINGVA INSTITUCIO

Sinsekvo de centjariĝoj ornamas la jaron 2005: UKoj, revuo "Esperanto",
plej diversa lokaj grupoj. Ĉiuj havas sian signifon, sed pleje al strikte
difinita kaj limigita komunumo: revuo al sia legantoj, kongreso al siaj
fidelaj partoprenantoj, grupo al siaj grupanoj nunaj kaj iamaj. Ĉu estas io
kio rilatas senescepte al ĉiuj E-lingvanoj? Eble la nura karakterizo por
komunumo kiu identiĝas tra la lingvo estas la firmeco de la lingvo mem: ĉio
alia, de la interna ideo al la evoluigo de komuna kulturo, de la
interfratigaj kontaktoj ĝis la organizaj bataloj cedas al io konsiderata
sankta: la lingvo. Kaj se oni volas ataki alikaŭzan malamikon kun la
certeco esti sekvata de la popolo oni atakas lin sur la lingva kampo: "Li
malrespektas la Fundamenton!"

La Fundamento, kiu konkretiĝis per selekto de la bazaj verkoj rigardataj
kiel plej komunuzaj de la lingvanaro, estis sankciita en 1905 de la unua
UK. Tiu sama kongreso en sia dua kunsido pri starigo de lingva institucio
decidis laŭprotokole:
"La Prezidanto demandas la Kongreson, ĉu ĝi konsentas pri la fondo de
Komitato simple lingva kun Doktoro Zamenhof kiel prezidanto, por konsiliĝi
kun li pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo mem.
Tiu propono estas unuvoĉe aprobata."


El la protokolo de la 4a kunsido:

"(La Prezidanto) legas la nomojn de tiuj personoj, el kiuj konsistos
la provizora lingva komitato, kies elekton oni komisiis al Dro Zamenhof, en
antaŭa kunsido. Li petas, ke oni montru aliajn nomojn, se estas necese, por
plenigi la Komitaton."

Estis merkredo, la 9a de aŭgusto, je la 9a matene en la teatro. Estis
antaŭvidita alia kunsido en la posttagmezo, sed la Prezidanto, s-ro Boirac,
proponis, ke tiu kunsido estu la lasta de la kongreso. Ni diru do, ke lasta
ago oficiala de la pleno estis ĝuste la nomigo de la membroj de ĉi
komitato. El la esprimo "simple lingva" ni deduktas, ke la kongreso volis
flankelasi ĉiujn diskutojn kaj pri esperantismo, kiuj montris malkonkordajn
poziciojn, kaj pri organizo, kiuj havis plurajn proponojn inter si
kontrastajn, sed volis direktiĝi al tio, kio "estas ĉe ĉiuj egala": la
lingvo.

Bedaŭrinde jam de la unua establiĝo mankas precizeco: la 14-paĝa Oficiala
Protokolaro de la Unua Universala Kongreso de Esperanto, presita en 1905 en
Parizo ĉe la Presa Esperantista Societo, je paĝoj 10-12 entenas 95 nomojn
el 28 landoj. La Esperantista Dokumentaro, n. 1, 32-paĝa broŝuro presita de
la sama pariza societo en 1906 kaj represanta la, laŭaserte, saman raporton
entenas 98 nomojn: aldoniĝis parizano Huet kaj tri germanoj, Christaller,
Hanauer kaj Meier, dum elfalis la germana profesoro pri astronomio Adolf
Schmidt[1]. La Historio de la Lingvo Esperanto de Privat (Dua parto, 1927)
listigas la komencajn 95 nomojn. La Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de
ĝia Akademio de 1935 enhavas tripaĝan mallongan historion de la Lingvaj
Institucioj kaj mencias 102 membrojn el 26 nacioj; tio mirigas, ĉar se
eblas, ke en fluida situacio iuj membroj aldoniĝis (aŭ estis aldonitaj de
Zamenhof) postkongrese kaj tamen rezultis kvazaŭ dumkongrese elektitaj, tre
maleblas, ke malmultiĝis la landoj[2]. Sama teksto estas ripetita en la
Jarlibro de 1938. Aktoj de la Akademio 1963-1967 same raportas pri 102
membroj el 26 landoj, Esperanto en Perspektivo (1974) paŭsas la Aktojn.


Se tiel konkludiĝis la unua etapo de fondo de lingva komitato (ankoraŭ ne
oportunas skribi ĝin majuskle), la akuŝo ne estis sendolora. La reformemo
estis suferinta haltigon per la referendumo en 1894, sed ideoj pri reformo
de la lingvo daŭre vagadis inter la ĉefaj movadanoj. Tial Beaufront en sia
L'Espérantiste "tre varme kontraŭmilitis la ideon fondi lingvan akademion
aŭ komitaton esperantistan. Li opiniis, ke tiu rolo de supera lingva
aŭtoritato povus aparteni nur al ekstera oficiala korporacio, kiu
oficialigus Esperanton. Tial li subtenis per ĉiuj fortoj la iniciaton de
sinjoroj Leau kaj Couturat por krei delegacion por elekto de Internacia
lingvo"[3]. Beaufront ne volis, ke granda nombro de personoj havu en la
manoj la povon pri la lingvo; li perfekte imagis, ke la amasoj estas
konservativaj, kaj ke la lingvanoj estis jam atingintaj kritan mason kiu ne
plu permesas esencajn ŝanĝojn de la lingvo: tro da personoj estus devintaj
lerni novajn regulojn aŭ novajn vortojn. Pro la sama kaŭzo Zamenhof male
volis liberiĝi el la respondeco mastri preskaŭ sola la regulojn: konfidante
la lingvon al komitato li ne plu estus sub la premo de la reformemuloj. La
tezon de Zamenhof apogis Kabe kaj Bourlet. Iom da konfuzo okazis pro la
samtempa diskuto de du proponoj: fondo de lingva komitato kaj fondo de
internacia propaganda organizo. Eĉ inter la plej influaj personecoj ne
estis konkordo, tiel ke la fondo de internacia asocio, post la morto de la
"Ligo" okaze de la malaprobo de la reformoj en 1894, ne trovis tiam
konkretiĝon. Restis do sur la tablo nur la demando pri la lingva
aŭtoritato. La tezo de Zamenhof venkis en Bulonjo, kaj la E-popolo alprenis
al si la rajton direkti la evoluon de la lingvo.

La provizoreco solviĝis en la dua kongreso. Jam la 25an de septembro 1905
la unua cirkulero por la organizado de tiom ampleksa komitato komunikis ke
"Sro rektoro Boirac laŭ deziro de Dro Zamenhof efektivigos la direktadon de
la Lingva Komitato". Tiun situacion laŭ peto de Zamenhof la dua UK formale
konfirmis.

La regularo pretigita de Boirac estis difinita du jarojn poste, kaj estis
akceptita de la 4a UK en Dresdeno. Ĉar la Ido-krizo postulis lingve
reprezentan sed rapiddecidan organon, krom la pli kaj pli gigantiĝanta
Lingva Komitato estis difinita la ekzisto de Akademio maksimume 18-membra,
kiu faru la unuan trastudadon de la lingvaj demandoj kaj nur poste starigu
decidproponojn antaŭ la plena Komitato (en 1912 ĝi konsistis el 12
membroj). En Barcelono, 1909, la Komitato konsistas formale el 156 membroj,
sed pli ol duono estis ne reprezentata, eĉ ne per delegoj. Plue montriĝas
ke kelkaj anoj jam transpasis al Ido kaj agas kontraŭ Esperanto, tamen ili
ne volas forlasi la Komitaton. Evidentiĝas do daŭra lukto por la povo ene
de la lingvo. Reformistoj ankoraŭ esperas pri reformo en Esperanto konforme
al siaj deziroj kaj ne volas forlasi la E-tendaron. Nova propono pri
reformoj estis ekzamenita de la Akademio, kiu rifuzis ĉiujn novaĵojn. La
lingvo establiĝas definitive.

Kelkaj aferoj de la unuaj tempoj estas tamen rimarkindaj. Jam en 1909
aperas la demando pri forstreko de nelaborantaj membroj; aliflanke dum tiu
kongreso la Lingva Komitato kunsidas kvarfoje kaj la raporto pri la
kunsidoj ampleksas pli ol 13 paĝojn. Estas raportataj plej etaj diskuteroj.


Fine en 1912 estas aprobita definitiva regularo, kiu difinas Lingvan
Komitaton nelimigitan nombre kun la Akademio kiel ĝia supera komisi[on]o el
maksimume 18 membroj. En 1913 la anoj de la Lingva Komitato estas 150, el
kiuj la Akademio enhavas 13. La lingvoj reprezentataj estas 19, ne plu
estas kalkulo laŭlanda.

La plendoj ke la Akademio malmulte laboras periode ripetiĝas, sed ne tute
prave. La problemo de la supersignoj estas preskaŭ la unua pritraktata, sen
solvo alia ol la ĝisnuna: la supersignoj restis. La Akademio tre singarde
alpaŝas al la oficialigo de novaj vortoj. Tiun singardemon nun oni
prisarkasmus, ĉar la nuna lingvanaro estas tro fortika por povi cedi antaŭ
bizaraj misproponoj; sed tiam oni sentis tre konkretaj kaj la riskon igi
Esperanton malfacila, tro laboriga ĉe lernado pro abundo da diversnuancaj
radikoj, kaj la timon, ke tio povas forlogi lernantojn al aliaj projektoj.

La Lingva Komitato havis sian organon en la "Oficiala Gazeto Esperantista",
kune kun la "Konstanta Komitato de la Kongresoj" kaj la "Esperantista
Centra Oficejo". En ĝi aperis la jaraj raportoj kaj la raportoj de sekcioj
aŭ komisionoj, plus iuj lingvaj konsiloj ĉefe prenitaj el malnovaj lingvaj
respondoj de Zamenhof; sed post sia sin-fortira parolado en Krakovo en 1912
la Majstro fakte ne plu rolis entute ne nur en la movado, sed eĉ en la
lingvo. La povon estis prenintaj aliaj. La Ido-krizo estis superita kaj
preskaŭ forgesita, unu ĉefa referenca personeco ne plu estis bezonata.

La unua milito kaj la morto de Boirac en 1917 kaŭzis interrompon de la
funkciado de la Lingvaj Institucioj, kiuj denove akiris prezidanton en
1920, kun lingvisto Théophile Cart. La "Gazeto", financita de generalo
Sebert, rezistis ĝis 1922; post la morto de la financinto la Lingva
Komitato havis malfacilaĵojn kaj iel refirmiĝis kun la starigo de la
Internacia Centra Komitato kaj poste de la Internacia Esperanto-Ligo. Inter
1926 kaj 1938 aperis dek du jarlibroj kaj inter 1929 kaj 1933 ses
"Oficialaj Bultenoj". En 1934 la "Bulteno" estis anstataŭata de periodaj
cirkuleroj titolitaj Oficialaj Sciigoj de la Akademio.

Kiu rigardas la detempaltempan evoluon de la Lingva Komitato povus noti
iujn apartajn punktojn. La Jarlibro 1929 enhavas "Regularon" kiu en la unua
artikolo (Celo) diras: "Neniel la Fundamento nek la Lingva Komitato povos
esti baro por la normale evolucio de la lingvo, kiun ili kontraŭe
certigas." La Jarlibro 1935 enhavas "Statutaron" (tiele!) kaj "Internan
Regularon". La Statutaro en la "celoj" parolas pri "la konservado de la
fundamentaj principoj de Esperanto", do la majusklalitera Fundamento kiel
triverka kolekto ne rolas entute. La lingvanaro ne plu bezonas alkroĉiĝi al
malmultaj bazaj verkoj, sed rekonas ke ekzistas iuj "fundamentaj
principoj".

Al iuj principaj demandoj la Lingva Komitato dediĉis plurfoje siajn
energiojn. Unu estis tiu pri la landnomoj, kaj en la Jarlibro 1929 Théofile
Cart notas pri la zamenhofa sistemo: "D-ro Zamenhof atente ekzamenis ĉiujn
flankojn de la problemo. Se, sur kampo kie la perfekteco ne estas ebla, lia
solvo ne estas "perfekta", ĝi tamen estas el praktika kiel el teoria
vidpunkto pli logika, pli kontentiga ol ĉiuj ajn alia proponita sistemo."
Sed la batalo fakte estis ne nur lingva: la uzadon de nomoj finiĝantaj per
-io proponis Hodler, tiama prezidanto de UEA, la Lingva Komitato kondamnis
tion konsiderante, ke ĝi estas ŝanĝo de la Fundamento, kaj UEA estis
bojkotita pro ĉi kvazaŭa deflankiĝo de la lingvo. Estis, kiel kutime,
demando de povo. Ni citu Kalocsay: "Nun kiam pli ol duono de la E-istaro
uzas la sufikson -io, tiu batalo ŝajnis malŝparita heroaĵo." Sed M. C.
Butler kontraŭdiras: "Temis ne pri bojkoto al UEA, sed pri la fakto, ke la
gazeto "Esperanto" misuzis sian pozicion dum la militaj jaroj enkonduki
novan kontraŭfundamentan formon. .[…] La uzo de -io fariĝis kvazaŭ politika
dialekto."[4] La proponantoj de -io anstataŭ -ujo vidis en la landnomoj la
establiĝon de regantaj gentoj super regataj kaj la uzado de la io-sistemo
(mise prezentata kiel nova sufikso) volis kontraŭi tion; cetere jam
Zamenhof en sia "Alvoko al la diplomatoj" estis instiginta al uzado de ne-
gentaj nomoj por la landoj.

La daŭra prezidado de la Lingva Komitato fare de francoj ekde la fondiĝo
ĝis 1937, kun dujara interrompo 1931-33, ne donas adekvatan impreson pri la
evoluo de la lingvo, kiu pleje evoluis en Centr-orienta Eŭropo. Al la viglo
kaj brilo de la vortĵonglisto Schwartz respondis Baghy, Kalocsay, la
Budapeŝta Skolo. La Akademion daŭre mastris francaj vortaristoj aŭ
vortoteknikistoj, dum la vortojn oni konstruis kaj uzadis aliloke. La
prezidanteco de inĝ. Isbrücker signis alian turniĝon: la duobla strukturo
de tre vasta Lingva Komitato, kun kandidatiĝoj venantaj de plej diversaj
fontoj, kun ene de si vertica Akademio, aperis pli kaj pli neoportuna. Sed
la impulson renovigi la strukturon donis la dua mondmilito kaj ĝiaj
detruoj.

En 1939 la lingvakomitatanoj estis 102, en 1946 nur 48 estis plurestintaj.
Tio donis la oportunon por funda reorganizo, kiun oni danku al Isbrücker,
kvankam lia alcentriga konduto certe kaŭzis al li plurajn malamikojn. Post
kelkjara diskuto kaj voĉdonado, la nova statuto, kiu enprenis kaj samtempe
eliminis la internan regularon, difinis ununuran institucion kun la nomo
"Akademio de Esperanto", kiu transprenas "celojn kaj laborojn de la antaŭa
Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio, kaj daŭrigas la taskojn de tiuj
Lingvaj Institucioj". Do la ĉefa celo estas "konservi kaj protekti la
fundamentajn principojn de la lingvo". La majuskla Fundamento ne aperas
inter la celoj, sed estas tamen menciita en du aliaj artikoloj, 9 kaj 16:
la unua temas pri kandidatoj, kiujn la Prezidanto demandas pri "fideleco al
la Fundamento", la dua diras ke la Akademio solvas la demandojn "laŭ la
principoj de la 'Fundamento de Esperanto' ". Do la "fundamentaj principoj"
de art. 1 iĝis komprenataj kiel "principoj de la Fundamento" aliartikole.
La nombro de membroj estu principe 45, ora mezo inter tro vasta lingva
komitato kaj tro pinta iama Akademio. La situacio ŝajnis stabiliĝi, kaj la
duobleco malaperis. Negravaj ŝanĝoj pluvenos ankoraŭ poste en 1964. Sed la
administra situacio estis en preskaŭ plena ĥaoso: elektoj de membroj okazis
kun prokrasto, elektoj de la estraro ne okazis entute, la prezidanto
Isbrücker havis ankaŭ la kasistan rolon tiel ke lia povo estis preskaŭ
kompleta.

La klopodo limigi la povon de inĝ. Isbrücker kaj reguligi la administradon
kaŭzis, ke en la Akademio trovis lokon nova batalo, kiu estis origininta
aliloke. La disputo estis ĉi-foje, ĉu oni uzu -is -ata aŭ -is -ita kiam iu
ago okazis kaj estas kompletiĝinta en la pasinteco. Tempesto en akvoglaso:
la du uzadoj estis jam de longe kunvivantaj, unu estis uzata de tiuj kiuj
sentis pli grava la eĉ momentan disvolviĝon de la ago, la alia estis uzata
de tiuj kiuj sentis pli grava la finitecon de la ago[5]. La komencan
sparkon kaŭzis la korektado fare de akademiano Jung, redaktoro de Heroldo,
de artikoloj sendataj de akademiano Lapenna cele al publikigo. Nu, ĉar
temis pri lingvaj sentoj pri tempoj kaj agoj, estas absurde diri "vi devas
senti kiel mi"; la riĉo de la lingvo permesas esprimi sentojn diversajn. Se
pleje maloportunas korektado de artikolo eĉ sen sciigo al la aŭtoro, tamen
la afero evoluis al persona malpaco kiu etendiĝis de la du koncernatoj
ankaŭ al trupo da aliaj, kiuj preskaŭ dividiĝis en du partioj: la
preferantoj de -ata (atistoj) nomis sin "simetriuloj" aŭ "logikistoj", kaj
nomis la aliajn "aspektuloj", la preferantoj de -ita (itistoj) nomis sin
"zamenhofanoj", pretendante ke nur ilia uzo akordiĝas kun tiu de Zamenhof.
Ambaŭflanke, la korifeoj vokis aliajn al solidaro ĉe la propra pozicio.
Temis, ankaŭ ĉi-foje, pri povodemando. Apud Lapenna staris, kun malsameco
de intenso, la ĉefaj lingvistoj de la movado, de Kalocsay al Waringhien, de
Régulo Perez al Gregor, kaj, ni diru supraĵe-sinteze kvankam kun esceptoj
kiel Neergaard, personoj el la okcidenta kaj suda parto de Eŭropo. Apudis
al Jung membroj de aliaj teamoj: instruistoj kiel Ĉe kaj Pragano, kiuj
vidis en nesimetrieco de la participa sistemo malhelpon en la klarigo al
klasoj de lernantoj, skandinavianoj kiel Støp-Bowitz kaj Setälä,
ĝermanistoj kiel Collinson aŭ Vilborg; ni diru, same supraĵe-sinteze,
personoj el lingvoj de la ĝermana familio kaj el la norda parto de Eŭropo.
Ne mirige, ke la batalo trairis la Akademion, kie sidis ĉepinte Isbrücker,
flankumanta Jung, estro de teknika lernejo, alte estimata en la medio de la
urba administrado. Isbrücker kaj lia ĉirkaŭaĵo ne rolis en universitato; la
Ĉe-Instituto, la Universala Ligo, la revuo La Praktiko, estaĵoj orbitantaj
sammedie kun centro en Nederlando, kie estis krome Heroldo, altiris
publikon kiu restadis ekster UEA, al kies potenciĝo kaj tegmenteco Lapenna
strebis. Estis do certa neŝato de la universitatuloj al ĉi alia grupo de ne-
lingvistoj, tamen populara siavice.

En la t. n. "batalo pri ata/ita" enŝoviĝis do ankaŭ la deziro ŝanĝi la
estraron de la Akademio, tiam en la manoj de la atistoj. Kiel ĉiam ĉe
balotadoj estis cirkuleroj inter sampartianoj, kiuj difinas strategiojn
diversajn; estis kontraŭmetitaj du proponoj por estraro, estis sekretaj
decidoj koncentri siajn neojn al tiu difinita kandidato, ktp. En 1963
venkis la estraro proponita de la itistoj, kun Waringhien prezidanto; sub
li estis proponita, voĉdonita kaj aprobita rezolucio, kiu deklaris konforma
al la zamenhofa uzo nur la itistan sistemon. Sed la strukturo de aprobo kaj
mal- ĉe la Akademio estis tiam, kaj same nun, ekstreme lanta kaj celanta
konservemon: por atingi validecon de voĉdonado necesas, unue, alta kvorumo
de partopreno, due, plimulto inter la voĉdonantoj. Tio donas la eblecon al
minoritato bloki decidojn kiujn ĝi malaprobas, ĉar la simpla nevoĉdono
aldoniĝas al tiuj kelkaj kiuj sisteme ne voĉdonas pro neinteresiĝo, aŭ tiuj
kiuj hazarde tiun fojon ne povis doni sian voĉon. Do malplimulto ne povas
aprobigi ion, tamen ja sukcesas patigi la situacion kaj malhelpi sukceson
de la kontraŭuloj, eĉ se tiuj havas relativan plimulton. Honeste, ne eblas
diri, ke la prezentado de la alternativoj estis senpartia: Warighien forte
insistis pri sia modelo de la interpreto de la participoj apelaciante ne al
lingvistikaj sed al moralaj sentoj: fideleco al la Fundamento kaj al
Zamenhof. Eĉ la testofrazoj de la itista sistemo estis prezentataj sub
marko "Z". La kvorumo de la voĉdonantoj plurfoje ne estis superita pro la
nevoĉdona taktiko de la malgajnontoj, kaj la koncernaj rezolucioj sekve
kolapsis. La afero do prenis kelke da jaroj, ĝis fina cirkulero de novembro
1967 deklaris definitivajn legitimajn rezultojn kaj do la demandon pri la
participoj unusence respondita laŭ la itista sistemo. La itista partio
ŝajnis triumfi, kaj la prezidanto tute ne kaŝis sian ĝojon pri la malvenko
de la kontraŭuloj. Efektive, triumfis la studado pri la lingvo; okaze de ĉi
kontrasto aperis tre seriozaj, kvankam ofte eksterpentagrame polemikaj,
studoj fare de la plej reprezentaj kaj kompetentaj esperantologoj. Vilborg,
la plej serioza kaj sperta filologo inter la atistoj eldonis altnivelan
revuon "Fokuso" kiu pluesploris la participan uzadon, post kiam la
rezolucio de la Akademio estis depreninta aktualecon al la demando. En 1972
Jung ne plu kandidatis kaj la atista partio, se tiel nomi ĝin, restis sen
sia unua kaj ĉefa reprezentanto. Ekregis kompleta paco, kaj retrospektive
oni povus demandi sin, ĉu indis tiom longe, kaj ofte akre, kontrasti.

En 1973 okazis tute minuskla evento, sed ĝi estis prezentita kiel simptoma.
Anoncinte la rezultojn de elektado en cirk. 107, prezidanto Waringhien
bonvolis skribi: "La estraro aparte ĝojas, ke la unuan fojon en la historio
de la Lingvaj Institucioj estis elektita unu denaska esperantisto, nia kol.
Carlo Minnaja. Ni rememoru tiuokaze la diron de Zamenhof: 'Lingvo
internacia fortikiĝos por ĉiam en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj,
kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj
estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj
homoj' (O. V., p. 323)."[6] La opinion de Zamenhof, ke por lingvo
internacia la heredeco estas atuto, ne ĉiuj prikonsentas. Sed oni devas
kompreni, ke je la komencaj tempoj la ĉefa kritiko al Esperanto estis la
artefariteco kaj sekva nekapablo esprimi ĉion, kaj tiun aprioran antaŭjuĝon
la fenomeno "denaskismo" plene dementas.

Pluis trankvile la laboro de la Akademio, ekzemple estis ellaboritaj
aldonoj al la Oficiala Vortaro (lasta estis la oka, aperinta en la Aktoj
II, kiu havas la daton 1968-1974, sed raportas lastajn administrajn
sciigojn de 1976). Lasta statuta revizio ankoraŭ en 1988. Post 16-jara
deĵoro G. Waringhien forlasis la prezidantecon, konfidante al sia posteulo
bone organizitan akademion, kun regule ĝustatempe elektataj membroj, kun ne
malmultegaj decidoj prenitaj, kaj kun du broŝuroj da "Aktoj" eldonitaj. La
Akademio, kiu dum multaj jaroj neniam estis oficiale elirinta per siaj
cirkuleroj al la publiko, celis denovan aleksteran kontakton per broŝuroj.
La tuj posta periodo bendaŭrinde retrovenis laŭ vidpunkto de reguleco
administra: la elektoj estis prokrastitaj unu jaron, cirkuleroj preskaŭ ne
plu aperis. Mag. W. Auld estis la prezidanto kaj A. Goodheir la sekretario,
sed ĉi lasta demisiis sufiĉe baldaŭ, kaj Auld petis d-ron Bormann plenumi
la sekretarian laboron; dum unu jaro kaj duono aperis nenio, la balotoj
estis prokrastitaj unu jaron. Tamen eĉ ĉi iom distirita mandato havis sian
laboron kun 13 cirkuleroj kaj unu rezolucio.

La cirkuleroj iĝis la ĉefa, paĝokvante, regula eldonaĵo de la Akademio. Dum
la du unuaj mandatoj de Prezidanto Albault, postveninta al Auld, inter
1983 kaj 1989, aperis 23 cirkuleroj kun sume 394 paĝoj; estis 20 voĉdonoj
pri 162 demandoj, kio devigis la akademianojn intense kaj skrupule labori.
Estis starigita asocio "La amikoj de l'Akademio de Esperanto" kiu edonis
bultenon "La leteroj de l'Akademio". Bedaŭrinde kelkaj iniciatoj estas
forte ligitaj al unuopuloj, kaj do malaperas kun la malapero de la
koncernulo. La forpaso de s-ro Thierry forportis kun si ĉi du lastajn
aktivadojn. D-ro Albault gvidis intense laboradon pri la landnomoj,
dornoplena kampo, kiun li klopodis plugi kaj prisemi: sed la rikolto estis,
kiel antaŭvideble, magra. La popolo, la radiostacioj, la gazetoj solvas
siajn vortarajn problemojn surmomente, dum la studadoj de la Akademio
daŭras jarojn. Lastatempe la Akademio vidis en siaj vicoj serpentumadon de
proponoj pri reformo de la ortografio. Neniun la Akademio prenis serioze,
restante ĉiam ĉe iama rezolucio, ke la alfabeto kun siaj supersignoj
perfekte kongruas kun la karaktero kaj la spirito de la lingvo. Malneto de
alia rezolucio pri permeso de la alfabetoj kiaj la x-sistemo aŭ aliaj
elturniĝoj ĉe manko de klavaro kun supersignoj kuŝas jam pli ol unu jaron
ĉe la Sekcio pri prononcado, kaj ankoraŭ ne estis akuŝita definitiva teksto
submetota al la pleno de la Akademio por voĉdono.

La alsturmo de Internet kaj la komunikado tra la reto kaŭzis ke dum certa
tempo la retkuplitoj havis la eblon rapide diskuti. La retkuplado ne estis
rapida (nek malmultekosta) por ĉiuj, do la senretaj restis kvazaŭ
"senrajtaj": fortranĉitaj el la diskutoj, ja neoficialaj, tamen preskaŭ-
decidaj. La akademianoj dividiĝis en du kategorioj: la retkuplitoj kaj la
senretuloj. Ĉio oficiala certe plue iradis laŭ la paperpoŝtaj labirintoj,
sed la freŝo de la diskuto ne atingis ĉiujn. La rapido de la komunikado
ofte kaŭzis ke kelkaj membroj rapide skribis frazojn, kiujn poste ili
pripentis, sed kiuj kaŭzis tujajn reagojn, diskutlaŭtiĝon, konfliktojn.
Nenio malsama ol en ĉiuj aliaj medioj. Hodiaŭ apenaŭ ankoraŭ unu-du
akademianoj estas nekuplitaj al la reto.

Ekzistas, devigaj laŭ la statuto, specifaj taskoj kiujn la Akademio dum sia
plena centjara vivo tute neglektis. Art. 2 mencias la verkadon de akademia
vortaro, de teknikaj terminaroj, la kontrolon kaj aprobon de tiaj
terminaroj verkitaj de aliaj aŭtoroj, revizion de aperintaj verkoj kaj
premiadon de la plej bonaj. Akademianoj abunde produktas persone: la kolosa
laboro ĉirkaŭ la Plena Vortaro, poste la Plena Ilustrita Vortaro, poste la
Nova PIV estis surportata grandparte de akademianoj, sed sub persona
respondeco, neniam sub la ŝildo de la Akademio. Aperis grandaj (kompare kun
la antaŭaj) vortaroj el la itala, la germana, la franca, la angla, la
araba, la hispana, la hungara, aŭ pri komputiko, hejmaj vortoj, etimologio:
neniam la Akademio esploris aŭ kritikis ilin. Aperis tuta florado da
literaturaj kaj sciencaj verkoj, kiujn premias diversaj institucioj, de
Literatura Foiro per sia konkurso "Aŭtoro de la jaro" ĝis la Akademio
Internacia de la Sciencoj San Marino per sia "premio Pirlot"; neniam la
Akademio de Esperanto elpaŝis per premio aŭ starpunkto. Multon faras la
unuopaj akademianoj, sed la Akademio en si mem kapablas nur starigi
komisionojn aŭ sekciojn, kies laboro estas tamen kutime kun tre magraj
rezultoj. "Aktoj" ne aperas ekde 1991, aliaj eldonaĵoj mankas. En la post-
Albault-a estraro, sub prezidanto Bormann, salutindas la unua virino, Perla
Martinelli. Sekvis Prezidanto Mattos, kiu plu prezidas kun la sekretariado
de Corsetti, siavice prezidanto de UEA. Ĉi persona koincido fortigas la
integriĝon de la lingvo kun la movado.

Kio nun? Unuflanke la ĉeesto de akademianoj kaj de la Akademio kiel
institucio iĝas pli videblaj. Publikaj kunvenoj dum la UKoj montras
ĝenerale intereson de la publiko al la Akademio en si mem, sed la demandoj,
se entute ili estas, tuŝas tute marĝenajn punktojn. Komuna deklaro en 1987
en Graz inter la Akademio de Esperanto, la Akademio Comenius (nun de longe
neaktiva) kaj AIS San Marino celis reciproke fortigi unu la alian, sed la
triopo restis ĉiam klubeto de malfortuloj. Kunaj rekontiĝoj kun aliaj
naciaj akademioj okazis en Zagrebo kaj Göteborg, rande de la UKoj:
interesaj prelegoj kaj kontaktoj, sed nenio pli. La lastmandataj estraroj
ŝajne limiĝas al rutino: ne okazas voĉdonoj pri lingvaj demandoj, la
raportoj estas pli bedaŭrantaj kion oni ne sukcesi fari ol ĝojaj pro la
laboro plenumita. Kandidatojn por la direktoreco de sekcioj, samkiel por la
estraro oni longe serĉas, sed malofte trovas; tio klarigas ankaŭ la tiom
oftan refojan elektadon de la samaj personoj. Al tiu daŭra malabundo
aldoniĝis lastatempe kelkaj bizaraj infanecaj sintenoj: iuj kandidatoj
retiras sian kandidatiĝon kiam ili rimarkas ke ili devus kunlabori kun tiu
aŭ alia kolego; iuj estraranoj demisias meze de sia mandato, lasante sian
antaŭe libervole akceptitan laboron sur la ŝultroj de la restantaj
gekolegoj; tempo kaj energio estis dediĉitaj al la klopodo forigi
akademianon, klopodo poste deklarita kontraŭstatuta. Alia membro,
prezentante neniun kaŭzon, forlasas la Akademion nur kelkajn semajnojn post
la elektiĝo al naŭjara mandato, senigante la gekolegojn je sia libervole
akceptita kunlaboro (la proceduro ne permesas la alvokon de la unua el la
neelektitoj). La literatura sekcio, kies tri sinsekvaj direktoroj longe
revis pri vivigo, ne sucesas realigi siajn planojn, certe fascinajn. Ĉie
mankas laborforto, kvazaŭ la nun prijubileata centjarulo sentus la pezon de
la aĝo.

Carlo MINNAJA




-----------------------
[1] Aliflanke la Enciklopedio de Esperanto registras Adolf Schmidt kiel
membron de la Lingva Komitato jam ekde 1905 ĝis 1930.
[2] Eĉ dirindus, ke se oni volus kalkuli laŭ la landoj ekzistintaj en 1935
kompare kun tiuj ekzistintaj en 1905, oni devus aldoni Ĉeĥoslovakion, kies
loĝantoj en 1905 estis klasataj kiel "aŭstrianoj".
[3] El E. Privat, Historio de la lingvo Esperanto, Dua parto, Internacia E-
Instituto, Hago, 1927, paĝoj 32-33.
[4] Ambaŭ citaĵoj prenitaj el Enciklopedio de Esperanto, ĉe kapvorto "io-
ujo-batalo".
[5] Jam en la protokolaro pri la unua kongreso troviĝas la esprimo "estas
aprobata" kvankam temas pri afero finita. En la diversaj Jarlibroj de la
Lingva Komitato troviĝas plurfoje esprimoj kun -is ata, kvankam alia
lingvosento estus doninta preferon al -is ita.
[6] La verkinto de ĉi artikolo siavice aparte ĝojas, ke nun membras en la
Akademio ankaŭ dua denaskulo, Prof. Francisko Simonnet.
Lihat lebih banyak...

Comentarios

Copyright © 2017 DATOSPDF Inc.