GERMANOJ KAJ JAPANOJ EN LA AKADEMIO DE ESPERANTO.docx

May 22, 2017 | Autor: Carlo Minnaja | Categoría: Esperanto, Esperanto movement
Share Embed


Descripción

14





Ĉi tiu eseo ĉerpas informojn ĉefe el C. Minnaja: Historio de la Akademio de Esperanto, ekzistanta ankoraŭ nur manuskripte, kaj el C. Minnaja, G. Silfer (2015).
Bedaŭrinde la paĝoj en Vikipedio, se entute ekzistantaj, kaj eĉ se redaktitaj antaŭ ne longe, ofte diras nenion pli ol la EdE, kvankam ĝenerale ili ja registras mortodatojn, kiuj eventuale mankis en EdE.
En ĉi tiu eseo la datoj, kiam sinteze, estas skribitaj laŭ la sistemo tt/mm/jjjj, kun eventuala elimino de la nuloj kiam la tagoj aŭ la monatoj estas skribeblaj per unu cifero, tial ke ili pli multe similas al la maniero uzata en la koncerna tempo; Zamenhof, ekzemple, skribis la monatojn en la dua loko aŭ per plena nomo aŭ per ciferoj en la romia litertipo, kaj tiel skribis mane pluraj aliaj eminentuloj, kies manuskriptoj estas ankoraŭ atingeblaj, de Cart al Bourlet, de Beaufront al Evstifejeff (Cart eliminis ne nur la nulojn kiam nenecesaj sed ankaŭ la unuajn du ciferojn de la jaro). ISO-normoj de la tipo jjjj/mm/tt enmodiĝis plurajn jardekojn poste kaj ankoraŭ estas longe for de ĝenerala uzado. Antaŭ du jaroj en la Akademio estis abrupte startigita akra polemiko pri la maniero skribi datojn, tamen rapide estingiĝinta.
En la diversaj "Protokolaroj" erare skribita "Busutil". Pri li kaj la komenco de la movado en Malto vidu Mallia (2001).
LI, XIII, 5, majo 1907, p. 210-213.
Vorto "korekta" en la senco "ĝusta" havas longan tradicion, ekde Zamenhof, kaj la Plena Vortaro diverseldone registras tiun signifon kiel solan aŭ ĉiuokaze kiel unuan. Ĝi do tute firme sidas en la lingvo; nur la Plena Ilustrita Vortaro (1970) komencas stampi ĝin per "evitinda", kio ripetiĝas en la postaj eldonoj.
Inter kvadrataj krampoj estas la dato de esperantistiĝo, kiam konata.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller (lasta aliro: 26.03.2017).
https://eo.wikipedia.org/wiki/Julius_Hanauer (lasta aliro: 26.03.2017).
https://eo.wikipedia.org/wiki/Eduard_Mybs (lasta aliro: 26.03.2017).
Vidu Minnaja (2010).
https://eo.wikipedia.org/wiki/Leopold_Elb (lasta aliro: 26.03.2017).
Vidu Couturat (1907).
La posta evoluo de la lingvo konsideros neĝusta (aŭ nebonstila) la uzadon de ebl post radiko de netransitiva verbo; senkaŭze, verdire.
Vidu Saussure (1910b) kaj Saussure (1910c).
OG, 3, 7(29), 25 Jan. 1911, p. 213-231.
LR, vol. II, Sept. 1907 – Aŭg. 1908, p. 437-438; en tiu eldonaĵo ĝi estas "Respondo n-ro 37". En la sesa eldono de la Lingvaj respondoj (Marmande, Esperantaj Francaj Eldonoj, 1962) ĝi estas n-ro 128.
La teksto estas en OG, 4, 7 (40), p. 273-280.
OG, 5, 2 (46), 25 Jul. 1912, p. 58-64.
Samloke, p. 115.
Poste publikigita kiel memstara libro en 1920; posta eldono, iomete modernigita kun apudigo de la originalaj formoj, ĉe Mondial (2008).
Plena paĝo kun fragmentaj citaĵoj pri tiu romano troviĝas en Minnaja, Silfer (2015), p. 83-84.
En OG, 7, 10 (76), 25 Jan. 1920 estis registritaj nur sepdek tri; kromaj kvar estas aldonitaj en OG, 7, 11(77), 25 Majo 1920, p. 171.
OG, 25 Jan. 1920, p. 151-156. La listo tie aperanta inkluzivas ankaŭ la personajn nomojn kaj la adresojn, sed ili estas plurloke mankaj kaj kelkloke eraraj. La sekva listo estas laŭeble rekonstruita.
OG, 8, 1-2(78-79), 25 Jan. 1921, p. 1-7.
OG, 8, 4(81), 25 Sept. 1921, p. 105-110.
OG, 8, 5-6(82-83), 25 Jan. 1922, p. 149-153.
Privat (1927), p. 102.
Legu: plenkreskaj, adoltaj. Stranga miso, ĉar radiko adult estis jam Fundamenta kaj uzita de Zamenhof ankaŭ en pluraj kunmetoj.
Privat (1927), p. 126.
Oficiala Raportaro, 1932, p. 91.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Arnold_Behrendt.
p. 157-163.
https://eo.wikisource.org/wiki/Kie_estas_amo,_tie_estas_Dio (lasta aliro: 27.03.2017).
Sciigo el la arkivo de UEA.
Pri liaj verkoj estas detala listo kaj komento germanlingva verkita de lia nepo ĉe:
http://www.familienforschung-pabst.de/EspBiographien/EspBiogr/DietterleDE.htm (lasta aliro: 27.03.2017).
International Auxiliary Language Association.
http://www.internetclub.li/esperanto/dietterle.html; alirita je 15.05.2012; ne plu atingebla je 05.10.2014 nek plurfoje poste, lastaprove je 28.03.2017).
Carlo Minnaja

Germanoj kaj japanoj en la unuaj tridek jaroj de la lingvaj institucioj


Resumo
Laŭ la tre striktaj reloj difinitaj de la titolo, estas larĝtrajte ekzamenataj la ĉefaj eventoj de la historio de la Lingva Komitato dum la periodo inter ĝia fondo kaj la eksplodo de la dua mondmilito, kun aparta atento al ties konsisto laŭ la proporcio de ĝiaj membroj inter la diversaj landoj kaj lingvoj, proporcio kiu aliiĝis dum la tempo, kaj estas studataj ties kaŭzoj. La divido laŭ la lingvoj kunigas sub la sama ŝildo germanojn, aŭstrojn, svisojn. Gravaj personecoj el la du menciitaj popoloj rolintaj en gvidaj pozicioj, iliaj prilingvaj esploroj kaj iliaj reciprokaj rilatoj estas aparte pritraktataj.

De la komenco ĝis la unua mondmilito
Doni eĉ nur mallongajn sciigojn pri la graveco de la partopreno de germanoj en la lingvaj institucioj okupus multajn paĝojn; male, ege pli eta estas la partopreno de japanoj, kio konfirmas, ke esperanto estis, laŭlonge de sia historio, multe pli afero de centra Eŭropo ol de orienta Azio: ĉinoj estas, ene de la lingvaj institucioj, jen unu, jen du, japanoj inter unu kaj tri, koreanoj unu.
Malfacile estas ankaŭ izoli la agadon ene de la lingvaj institucioj disde tiu en la movado: ofte samideano tre entreprenema kaj aktiva en la kampo de instruado, disvastigo, prelegado, fondo de grupoj kaŭzis tian famon kaj entuziasmon, ke li estis elektita en la Lingva Komitato (LK) aŭ en la Akademio, kvankam ĉi lastaj tamen atentis pri la lingva nivelo.
Kroma malfacilo, se oni rigardas al la titolo, estas difini kiu estas "germano", ĉu konsidere al la etno, al la ŝtataneco, al la vivloko, al la lingvo. Laŭ la fluo de la historio, ŝtatanecoj ŝanĝiĝis plurfoje kaj same ŝanĝiĝis la aparteno de lokoj al tiu aŭ alia ŝtato, tial ke distingo estas malfacila. Kiam la klasado estas farata laŭ la lingvoj, kiel tre baldaŭ okazos post la Unua Kongreso, en la sama "germana" kategorio estas registritaj germanaj ŝtatanoj, aŭstroj kaj germanlingvaj svisoj, kiel, cetere, post la unua mondmilito evidentiĝas lingvoj antaŭe klasataj sub la rusa. La Enciklopedio de Esperanto (EdE), laŭ ne fiksa kriterio, atribuas germanecon ankaŭ al personoj kiuj naskiĝis aliloke, sed ĉefe agadis en Germanujo; inverse, ĝi atribuas germanecon ankaŭ al personoj kiuj naskiĝis en Germanujo sed longe vivis alilande, tamen ja verkante lernolibrojn en la germana kaj tradukante el la germana.
Jam malfacilas la registrado ĉe la komenco, ĉar la oficiala Protokolaro de la Unua Kongreso klasas la nomumitojn en la LK laŭ la landoj kie ili loĝis, ne ja laŭ la ŝtataneco nek laŭ la lingvo, kiel okazos, laŭ ondumanta kriterio, poste. Tio rezultigas, ke estas elektitaj en Bulonjo, sub titolo "Japanujo", du LK-anoj usonaj: Gauntlett el Okojama kaj Mackensie el Kanazawa; cetere, se taŭgas analoga ekzemplo, sub "Italujo" estas listigitaj ses personoj, el kiuj nur du estas italoj (Marignoni kaj Bagnulo), dum la aliaj estas du francoj, unu anglo kaj unu ĉeĥino vivantaj tiam en Italujo.
Speciale pri germanoj aperas eĉ pli forta dubo, ĉar protokoloj malkongruas. En la 14-paĝa Oficiala Protokolaro de la Unua Universala Kongreso de Esperanto, eldonita en Parizo de la Presa Esperantista Societo en 1905, la listo de la elektitaj LK-anoj registras 95 nomojn, inter kiuj la 3 germanojn Schmidt (Potsdam), Dr. Ebner (Königsberg), dr. Mybs (Hamburg-Altona); al tiuj la protokolaro aldonas kvazaŭ germanon la franclingvan svison Jean Borel loĝantan en Berlino. La 36-paĝa protokolaro de la sama kongreso, eldonita de la Pariza Centra Oficejo en 1906, kaj klasata kiel n-ro 1 de la Oficiala Dokumentaro, registras 98 nomojn, inter kiuj 6 sub "Germanujo": la jam cititaj escepte de Schmidt, plus Christaller (Stuttgart), Hanauer (Frankfurt a. M.), Meier (München). La ellaso de Schmidt aspektas stranga pretervido, ĉar astronomo Adolf Schmidt estis fama esperantisto, al kiu EdE dediĉas longan artikolon, kiu klasas lin LK-ano ekde 1905. La reĝustigo al la sumo de 98 kompare kun la 95 de la unua protokolo rezultas el la tri germanoj pliaj, unu germano malplia, kaj unu franco plia, aldonita al la 20 de la unua protokolo. Ĉar la ideo jam en Bulonjo estis, ke oni eventuale enmetu novajn nomojn se iu grava estis ellasita, tio povas klarigi la enŝovon en la duan eldonon de la protokolo de la tri novaj germanoj kaj de la unu franco.
La unua cirkulero de la Centra Oficejo, kiu do povas esti konsiderata la unua cirkulero ankaŭ de la LK, havas la daton 25/9/1905. La LK elektita en Bulonjo konsistis el personoj diverstipaj, kaj, fone, malsamcelaj. Estis la enkoraj entuziasmuloj pri la ideo de art[efarit]a lingvo kiel neŭtrala komunikilo, kiel francoj Méray kaj Peltier, maltano Busuttil, italiĝinta franco Gallois kaj multaj aliaj; estis tiuj kiuj jam ekvidis en Esperanto kaj en ĝia supozebla evoluo artan perilon, kiel poloj Bein, Belmont kaj Grabowski, anglo Bicknell kaj ĉeĥino Junck (ambaŭ loĝantaj en Italio), finna poeto Runeberg, rusa hebreo Kofman, hispano Inglada; estis sciencistoj kiuj vidis en Esperanto la lingvan paralelon de la internacieco de scienco, kiel francoj Javal, Bourlet, Boirac, Michaux, germano Schmidt aŭ peruano Villareal. Kelkaj estis kuracistoj, kiel Dor (sviso loĝanta en Francio), franco Fruictier kaj germanoj Ebner kaj Mybs, pacifistoj kiel anglo Moscheles aŭ franco Moch; estis redaktoroj de gazetoj kaj estroj de grupoj, kiuj havis intereson pri stabila lingvo kaj eventuale pri profito venanta el ĝia disvastiĝo.

La LK forte plinombriĝis en la tuj postaj jaroj, tiel ke en 1908 la LK-anoj estis 156, el kiuj 71 ĉeestaj aŭ reprezentataj ĉe la kongreso en Barcelono. La "Oficialaj Institucioj", kiuj rajtas nomiĝi tiel se establitaj ĉe la Universalaj Kongresoj (UK), eldonas Fundamentajn Dokumentojn, el kiuj n-ro 22, eldonita de la E-ista Centra Librejo en 1913, registras la LK-anojn ĉi-foje laŭ la lingvoj: malaperas do membroj antaŭe klasataj sub "Japanujo", lando kiu tiel forestas entute, kaj aperas membroj klasataj en la kataluna, antaŭe registritaj en Hispanujo. Entute 149 membroj: la ioma malkresko de la LK-anoj entute estas ŝuldita, krom al aliaj naturaj faktoroj, al eksigo aŭ silenta eksiĝo de kelkaj membroj sekve al la Ido-skismo.
El tiuj 149, pri la germana lingvo estas registritaj 16: se oni ekskludas la du aŭstrojn kaj la tri svisojn, tenante tamen la du germanojn kiuj vivas en Milano (Bünemann) kaj en Londono (Höveler), en 1913 la germanoj estas 11, kompare al 27 anglalingvanoj (inkluzive de 6 usonanoj, unu maltano kaj unu kanadano) kaj al 42 franclingvanoj; sekvas la hispana lingvo kun 11 membroj inkluzive tri ĉilianojn, du meksikianojn, kaj unu peruanon, sekvas la rusa per 9. Germanlingvio aspektas do la tria lando en ordo de graveco en la LK, sed en la alta ŝtupo de la Akademio rolos en ĉi tiu unua periodo nur d-ro Mybs kiel vicprezidanto.
En 1907, meze de majo, aperas en Lingvo Internacia (LI), plume de Cart "Ĝenerala raporto pri la demando rilata al «Vortoj el la Universala Vortaro, kies tradukoj ŝajnas ĉu kontraŭdiraj, ĉu malĝustaj, ĉu malkorektaj»". Efektive la LK estis laborinta, kaj Cart estis ricevinta 29 unuopajn raportojn pri tiu temo de diversaj personoj. Por ekzameni tiun ĝeneralan raporton, oni elektis komisionon konsistantan el delegitoj el la nacioj de la lingvoj aperantaj en la UV; por la franca: Beaufront, Cart, Huet; por la angla: Rhodes, Ellis, f-ino Schafer; por la germana: Christaller, Hanauer, Mybs; por la rusa: Avrilov, Kofman; por la pola: Bein, Grabowski. Akademiaj korektoj al la Universala Vortaro (UV) aperis en 1914: la germanan parton prizorgis Elb kaj Christaller.
Ni rigardu pli proksime la germanojn partoprenintajn en ĉi tiu laboro.

Paul Gottfried Christaller (1860[1904]-1950), instruisto pri desegnado kaj arto en artmetia lernejo en Stutgarto, naskita en Bazelo (Svisando), estis kolono de la germana movado kaj verkinto de grava vortaro germana-esperanto (1910, 2a eld. 1923). Destinita por misiista evangeliana servo en Afriko kaj tial lerninto de afrikaj lingvoj, fondinto en 1905 de la grupo en Stutgarto kaj ĝia prezidanto ĝis 1933, post la alpreno de la povo en Germanio far nazioj li demisiis el tiu rolo "por ne malutili al la reputacio de nia grupo, mi ja estis pacifisto kaj tiujn homojn oni juĝis kontraŭuloj de la patrujo". Artverkoj liaj troviĝas en Germanio kaj en Kameruno. Li estos elektita al la Akademio en 1914.
Julius Hanauer (1872[1896?]-1942) estis juda bibliotekisto, unua vicprezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Li elpensis metodon de instruado de Esperanto per izolitaj silabaĵoj, poste rearanĝitan en filmeto prezentita en la UK en Budapeŝto en 1929. Deportita al Łódź (tiam Litzmannstadt) en oktobro 1941, li mortis tie duonan jaron poste.
Eduard Mybs (1858[1904]-1923) estis kuracisto, vicprezidanto de la Bulonja UK, prezidanto de la 4-a UK en Dresdeno, fondinto en 1906 de la Germana Esperantista Societo (post 1909 Germana Esperanto-Asocio) kaj ĝia prezidanto ĝis 1911.

La LK, pro sia tro granda konsisto kiu malfaciligis ĝian funkciadon, jam en 1908 aprobis regularon kiu estigis superan institucion kun la nomo "Akademio": ĝi konsistis el maksimume 18 LK-anoj kun speciala kompetenteco, kiuj studu la lingvajn demandojn antaŭ ol prezenti ilin al la LK. El la Akademio estu elektata la estraro de la LK. Tio estis ekstreme oportuna, ĉar en 1909 estos elektitaj 71 novaj LK-anoj kaj en 1910 dudek kromaj, tiel ke la tuta LK atingos ĉ. 170 membrojn. En la unua elekto de la Akademio en printempo 1908 nur 9 kandidatoj atingis la necesan plimulton; la lingvoj reprezentataj estis kvar: la franca per 4 membroj (Boirac, Cart, Moch, Saussure), la pola per du (Bein, Grabowski), kaj per po unu la sveda (Nylén), la hispana (Villanueva) kaj la germana (Mybs). Per tiu voĉdonado definitiviĝas do la duŝtupa strukturo de la lingva institucio, kaj komenciĝas la vivo de la vorto "Akademio" en la signifo kiu, post reformo post la dua mondmilito, plurestas ĝis nun.
La unua kunsido de la Akademio okazas la 22/8/1908 dum la kongreso en Dresdeno, kaj en ĝi estas elektita la estraro. Zamenhof iĝas honora prezidanto, Boirac prezidanto, Bein kaj Mybs vicprezidantoj.
La elektoj de la LK de 1908 enprenas tri kromajn germanojn: Elb, Marie Hankel kaj Höveler.

Leopold Arthur Elb (1856[
Lihat lebih banyak...

Comentarios

Copyright © 2017 DATOSPDF Inc.