Intimeco kaj ĝentileco en la esperanta pronomsistemo

Share Embed


Descripción

Jesus Moinhos Pardavila Interlingvistikaj Studoj, UAM, 2014/17

Intimeco kaj ĝentileco en la esperanta pronomsistemo

Enkonduko Personaj pronomoj estas gramatika kategorio por paroli pri tute konataj aferoj (Wennergren 2008). La esperanta pronomsistemo, diference de tiuj de aliaj lingvoj, principe ne enhavas formojn sur la akso de intimeco — ĝentilo (grandparte koincidanta kun tiu de formaleco). Alivorte, en ĝi mankas pronomoj kun la trajtoj [+intima] aŭ [intima], kaj [-formala] aŭ [+formala]. En ĉi tiu laboraĵo mi analizas tiujn trajtojn en la paradigmoj de personaj pronomoj de aliaj lingvoj kaj provas serĉi paralelojn kaj malsamojn kun la esperanta. Ties celo estas determini, ĉu la supre menciita distingo konserviĝis en lingvoj rezultintaj el ellaborada simpligo (planlingvoj) aŭ evolua simpliĝo (kreolaj lingvoj); rezulte de tio, ĝis kioma grado la solvo de Esperanto estas originala en tiuj kuntekstoj; kaj esplori ĉu Esperanto prezentas sukcesajn solvojn por esprimi la distingon flanke de la uzata sistemo de personaj pronomoj. Unue mi priskribos la paradigmojn de aliaj tri vivantaj planlingvoj: Volapuko, Ido kaj Interlingua. Sekve, mi turnos mian atenton al kreolaj lingvoj, ĉar ili prezentas morfologian simpligon kaj pro tio ili estas referenco en komparoj kun Esperanto. Mi elektis portugalbazajn kreolajn lingvojn, nome papiamenton, la kaboverdan, la anobonan kaj la kreolan lingvon de Srilanko, pro alireblo kaj pro tio, ke, kontraste kun la anglabazaj, ili devenas el lingvo kun distingo inter intimaj kaj ĝentilaj pronomoj. Laste, mi esploros la ekziston de solvoj marĝene de la esperanta sistemo de personaj pronomoj, kun la supre menciitaj trajtoj.

1. La akso intimeco-ĝentilo en aliaj lingvoj 1.1. En aliaj planlingvoj En Volapuko la personaj pronomoj kun funkcio de subjekto estas (Schleyer 1890): Singularo

Pluralo

1a persono

ob

obs

2a persono

ol

ols

om (virgenra)

oms

of (ingenra)

ofs

3a persono

os ('neŭtra')

Al tio aldoniĝas on (oni), ok (mem) kaj ankaŭ ĝentila duapersona pronomo: ons. Ĉi lasta formo estis malofte uzata, kiel Post (1890) indikis en sia gramatiko nur dek jarojn post la libroforma lanĉo de la lingvo. Tio signifas, jam la unuaj parolantoj de volapuko emis uzi unu saman pronomon de la dua persono por ĉiaspecaj rilatoj. Estas rimarkinde, ke la formo ons estis stranga elemento en la harmonia prononsistemo, pro du kialoj: a) ĝi rompis la regulon pri pronoma pluraligo per aldono de –s, kaj b) ĝi ne havis simetrian formon en pluralo, malkiel la ceteraj pronomoj.

En Ido la paradigmo estas:

Singularo

Pluralo

1a persono

me

ni

2a persono

vu/tu

vi

il(u)/lu (virgenra)

ili/li

el(u)/lu (ingenra)

eli/li

ol(u)/lu ('neŭtra')

oli/li

3a persono

Por la tria persono eblas ne specifigi la genron (vere neŭtra uzo) per la pronomoj lu (singulare) — li (plurale). Estas ankaŭ pronomo ekvivalenta al la esperanta 'oni':

on(u). En la dua persono singulara estas du eblecoj laŭ la grado de intimeco. Laŭ Beaufront mem diras (2004): Por la duesma persono singulara existas anke formo familiara: tu, quan on darfas1 uzar nur ad amiki tre intima, a frati o parenti kun qui on uzas, en sua linguo matrala, formo familiara korespondanta.

Laste, en Interlingua, la forma diverseco iĝas pli kompleksa:

Singularo

Pluralo

1a persono

io

nos

2a persono

tu/vos

vos

ille (virgenra)

illes

illa/ella (ingenra)

illas/illes

illo ('neŭtra')

illos/illes

3a persono

La triapersona singularaj pronomoj illa kaj ella estas alomorfoj en libera distribuo. En la pluralo eblas neŭtraligi la genron per la virgenra illes. Ankaŭ por la dua persono singulara Interlingua enkondukas la formon vos kiel formalan pronomon, laŭ la skemo de kelkaj naciaj lingvoj (ekz-e, la franca), por distingi inter Tu es mi amico — Vos es mi amico. En la pluralo tiu distingo neutriĝos.

1.2. En kreolaj lingvoj Kelkfoje Esperanto estas komparata kun kreolaj lingvoj2, ĉar unu el la trajtoj de kreolaj lingvoj rilate iliajn lingvobazojn estas morfologia simpliĝo3. Ĉar laŭlonge de sia historio la portugala ĉiam diversgrade esprimis formalecon per sia pronomsistemo, la paradigmoj de la kreolaj lingvoj kun portugala bazo povas montri, ĉu ilia morfologia simpliĝo implicis forigon de distingo inter intimaj kaj ĝentilaj personaj pronomoj. En papiamento, kun miksa hispana-portugala bazo, la personaj pronomoj devenas el la portugala (Goilo 2000):

1

'rajtas'. Ekzemple, jam en 1985 Philippe Benoît verkis disertacion komparante la francabazajn kreolajn lingvojn kun Esperanto (Symoens 1989); ĝi aperis libroforme en 1991. 3 Kompensita per novaj sintaksaj reguloj, kiel eksplikas Pereira (2006). 2

Singularo

Pluralo

1a persono

mi

nos

2a persono

bo

boso

3a persono

e

nan

Montriĝas, ke la nombra distingo estis grava, konservinda. La pronomoj de tria persono (ele, ela) simpliĝis en unusola formo e. Por krei distingon de pluralo en la dua persono, neekzistinta en la etimo vós [bɔs], estis prenita la poseda pronomo vosso(s). Por la sama celo estis adoptita la pronomo nan, afrikdevena4. Por la ĝentila formo de la dua persono estas uzataj titoloj: Meneer/Señor 'Sinjoro', Señora 'Sinjorino', Señorita 'Fraŭlino', Doctor 'Doktoro', ktp.: Kén Meneer ta? Kén Señora ta? 'Kiu vi estas?' Pluralaj

formoj

estas

Meneernan/Señornan

'Sinjoroj',

Señoranan

'Sinjorinoj',

Señoritanan 'Fraŭlinoj', ktp. Alia kreola lingvo estas la kaboverda (verdakaba). La pronomoj de la insulo de Santiago5 prezentas du seriojn aperantaj en la parolo en komplementa distribuiĝo (Pratas 2002, Andrade 2014): Singularo

Pluralo

1a persono

n/mi/ami

nu/nos/anos

2a persono

bu/bo/abo

nhos/anhos

3a persono

e/el/ ael

es/aes

Ne estas genra distingo en la tria persono. Krom tiuj ĉi formoj, estas formalaj (ĝentilaj) formoj por la 2a persono singulara: nhu/nha [ɲɐ], nho/nha [ˈɲɐ], anho/anha. En la pluralo nhos/anhos nuliĝas la distingo inter formala kaj neformala.

4

Nan estas ankaŭ la plurala morfemo por substantivoj, adjektivoj kaj aliaj gramatikaj kategorioj (numeraloj: dos~dosnan, pronomoj: boso~bosonan, adverboj: aki 'ĉi tie' akinan 'ie'). Zamora Vicente ampleksigas la formojn: al e li aldonas ele kaj el; apud boso li registras la plurale hiperkarakterizitan formon bosonan. Krome, li asertas, ke la pronomo tu konserviĝas kiel vokativo por la dua persono: Bai for de mi, tu, muher infiel! ('Foriru de mi, vi, malfidela virino!'). 5 Kie sidas la ĉefurbo, Prajo.

En la fa d'Ambu, la kreola lingvo de Annobón/Ambu, en Ekvatora Gvineo, delonge perdinte la kontakton kun la portugala6, la subjektaj pronomoj estas (Barrena 1957): Singularo

Pluralo

1a persono

n/mi/amí

no

2a persono

bo/achí

nameseji/bútulu

3a persono

el/ 'l/li

iñeñi

Achí estas malofte uzata por alparoli malgrandan infanon. Samtempe kun tio, bo estas kaj intima kaj ĝentila pronomo. La pluralaj formoj de la dua kaj tria personoj estas afrikdevenaj. Nameseji estas konsiderata duapersona plurala ĝentila formo. En formalaj parolagoj bútulu ne estas uzata. Fine, en la malaperinta kreola lingvo de Srilanko, kiu apartenas al alispeca grupo de portugalbazaj kreolaj lingvoj, troveblas (Dalgado 1900): Singularo

Pluralo

1a persono

eu

nossotros/nos

2a persono

bos

bossotros/bos

3a persono

ele (virgenra)

elotros

ela (ingenra) La pluralaj formoj nos kaj bos estis malmulte uzitaj, probable ĉar la solvoj nossotros kaj bossotros montriĝis pli utilaj kaj kongruis kun elotro, samtempe simetrigante la paradigmon. Krom tiuj ĉi formoj, ekzistis ankaŭ la jenaj ĝentilaj aŭ formalaj pronomoj: Singularo

Pluralo

omp (virgenra) 2a persono

6

mooy/nona

bossas

(ingenraj)

(ambaŭgenra)

Portugalio cedis ĝin al Hispanio en 1777.

Omp kaj mooy signifas, respektive, 'onklo' kaj 'onklino'. Nona (
Lihat lebih banyak...

Comentarios

Copyright © 2017 DATOSPDF Inc.