Apofonio kiel nombromarko en nomvorta morfologio de latinidaj lingvoj

Share Embed


Descripción

Jesus Moinhos Pardavila Interlingvistikaj Studoj, UAM, 2014/17

Apofonio kiel nombromarko en nomvorta morfologio de latinidaj lingvoj

Enkonduko Sekvante la latinon, ĝenerale la latinidaj lingvoj formas la pluralon de nomoj (substantivoj kaj adjektivoj) per aldono de morfemoj al la radiko. Tamen kelkaj utiligas alian rimedon, nome fonema modifo de la radiko, per fenomeno nomata ablaŭto, apofonio aŭ sonŝanĝo, ofta en aliaj lingvoj. Kelkfoje tiuspeca pluraligo aperas redunde kun aldono de plurala morfemo; tiu estas la kazo de la portugala1 (moço [ˈmosu] 'junulo' — moços [ˈmɔsus] 'junuloj', aŭ de la rumana (poartă [ˈpoartɐ] 'pordo' — porți [ˈportsi] pordoj'. En ĉi tiu laboraĵo mi ne okupiĝos pri tiuj miksaj sistemoj, sed pri la pure apofoniaj pluraloj. Mi celas scii, ĝis kia punkto ili ekzistas en la latinidaj lingvoj kaj kian gravecon ili havas en la tuta latinida spaco.

1. Hispana Unu el la plej gravaj trajtoj de la orient-andaluza subdialekto estas la formado de pluralo. Male ol en la kastilia (bazo por la normhispana), en kiu –s aldoniĝas por substantivoj kaj adjektivoj finiĝantaj per vokalo, en

la andaluza ĉi lastaj ricevas

kvalitŝanĝon en la vokaloj. Pro la aspiracio de la fina –s kaj ties posta malapero, la lingvo transformis la finan vokalon por redoni la ideon pri pluralo, vastigante ĝin. Tiu transformo etendiĝis al la akcentita vokalo, kaj al ĉiuj vokaloj de la koncerna vorto. Tiel, en la orient-andaluza oni prononcas malvastajn vokalojn por singularo kaj vastajn por pluralo (Zamora Vicente 1996). Por pli granda morfologia kontrasto, la vokaloj en la singularaj formoj disvolvis pli intensan malvastiĝon ol en la kastilia: Singularo

1

Pluralo

Krom en Galegio, kie la formoj kun metafonio (kaj singulare kaj plurale) aŭ kun ĝi (ankaŭ ambaŭnombre) prezentas geografian distribuon (Fernández Rei 1991).

ˈkapa 'mantelo'

ˈkapa manteloj

ˈbaka 'bovino'

ˈbaka bovinoj

graˈna 'granato'

graˈna 'granatoj'

ˈbeso 'kiso'

ˈbɛsɔ 'kisoj'

ˈre 'reto'

ˈrɛ 'retoj'

ˈboka buŝo

ˈbɔka buŝoj

ˈoɦo 'okulo'

ˈɔɦɔ 'okuloj'

La vastiĝo de i en pluralo estas diskutebla, ĉar fina -i aperas nur en tre malmultaj heredaj2 vortoj; -u, konstatebla sole ĉe kleraj vortoj, ne ŝanĝiĝas en vastan sonon en pluralo3 (Salvador 1977). Ĉe kelkaj vortoj la vortofinaj konsonantoj diakrone malaperintaj en singularaj formoj reaperas en pluralo, kiel redunda marko: [klaˈbe] 'dianto' — [klaˈbɛlɛ] 'diantoj'. Similajn solvojn oni trovis en Urugvajo kaj Portoriko. En Urugvajo (Vázquez 1953) la vortofina –a de singularo longiĝas en pluralo: [ˈkasa] — [ˈkasaː]; la markoj de pluraloj de la singularoj en –e kaj –o estas respektive –ɛ kaj –ɔ, kiel en la orientandaluza. En la novigaj dialektoj de Porto-Riko (Morales 2000) ankaŭ verifiĝas nombra distingo laŭ vokala vasteco (ne en la konservemaj dialektoj).

3. Romanja En Romanjo, norda Italio, la latina finaĵo –I de la plurala nominativo de la substantivoj apartenantaj al la dua deklinacio malaperis. Sed antaŭe ĝi kaŭzis metafonion de la akcentita vokalo, tiel ke la romanja, sena je plurala morfemo, markas la pluralon de viraj substantivoj kaj adjektivoj per sonŝanĝo en la akcentita vokalo. La pluralmarko alprenis diversajn formojn, kun aparta ĉeesto de diftongoj4. Jen la paradigmo por formado de pluralo (surbaze de Pelliciardi 1977 kaj D'Piacöt 1979): Sonŝanĝo

Singularo

Signifo

Pluralo

Signifo

[a] — [ɛ ]

pataca

'stultulo'

patëca

'stultuloj'

cucai

'hartufo'

cuchëi

'hartufoj'

2

Per 'heredaj vortoj' (palavras patrimoniais, inherited words) mi celas tiujn, hereditaj de la devena lingvo, ĉi-foje de la latina. 3 Krom en kelkaj subdialektoj, kiel tiu de Albaicín, en Granado, kaj ĝenerale en nekleraj socitavoloj. Tiam la nomoj en –u faras la pluralon en –ɔ: ˈpeʃu 'brusto' — ˈpɛʃɔ 'brustoj' (Zamora Vicente 1996). 4 La diftongoj en la romanja daŭras kiel longaj vokaloj, kun longaj transiroj de unu al alia vokala sono.

[ ] — [ɛ] [a] + nazalo — [ɛ] [e] — [i]

cân

'hundo'

chen

'hundoj'

lâmp

'lampo'

lemp

'lampoj'

salàm

'salamo'

salèm

'salamoj'

ragn

'araneo'

règn

'araneoj'

calzédar

'kupra sitelo'

calzidar

'kupraj siteloj'

védar

'vitro'

vídar

'vitroj'

[e ] — [e] [ɛ] — [ɛ] [ɛ ] — [e] [ɛ] — [ɛ] [i] — [i]

'azeno' pêdar

'patro'

pédar

'patroj'

cavèstar

'kol-brido'

cavèstar

'kol-bridoj'

cavèl

'haro'

cavèl

'haroj'

burdël

'knabo'

burdèl

'knaboj'

capël

'kanabisto'

capèl

'kanabistoj'

baben

'infano'

baben

'infanoj'

canaven

'kanabisto'

canaven

'kanabistoj'

bichìr

'glaso'

bichìr

'glasoj'

ri [o] — [u]

'azenoj'

ĉerizarbo

ri

'cherizarboj'

fiór

'floro'

fiùr

'floroj'

ójum

'ulmo'

ùjum

'ulmoj'

côr

'koro'

cur

'koroj'

môrt

'mortinto'

murt

'mortintoj'

i

'amboso'

i

'ambosoj'

clòmb

'kolombo'

clòmb

'kolomboj'

capöt

'mantelo'

capòt

'manteloj'

sciöp

'pafilo'

sciòp

'pafiloj'

bison

'serpentego'

bison

'serpentegoj'

canon

'kanono'

canon

'kanonoj'

[o] + nazalo — [o]

lonn

'lundo'

lonn

'lundoj'

[u] — [u]

sciadùr

'rulo'

sciadùr

'ruloj'

ajùt

'helpo'

ajùt

'helpo'

[o ] — [u] [ɔ] — [ɔ] [ɔ] — [ɔ] [ ]—[ ]

La inagenraj substantivoj havas alispecajn plurajojn: la oksitonaj restas senŝanĝaj (garnê 'balailo' — garnê 'balailoj') kaj la neoksitonaj formas la pluralon per alia nelineara morfologia procezo: substraho (bisaca poŝo — bisàch [bi zak] poŝoj ;

palèta ŝovelilo — palèt ŝoveliloj ; stëla 'stelo' — stël 'steloj'). Kelkaj inaj nomoj, kiel tiuj montrantaj profesion, ŝanĝas la genran morfemon –a per –i (cuntadena 'kamparanino' — cuntadeni 'camparaninoj'). La viragenraj adjektivoj sekvas la samajn regulojn menciitaj por vir-genraj substantivoj. La inagenraj ŝanĝas la genran morfemon –a per –i:

Viragenraj

Inagenraj

élt 'alta'

ilt 'altaj'

élta 'alta'

élti 'altaj'

afabil 'afabla'

afëbil 'afablaj'

afàbila 'afabla'

afàbili 'afablaj'

4. Aliaj areoj de Ital-latinlingvujo Krom en la romanja, elstaranta pro la varieco de rezultoj, ankaŭ en aliaj areoj de Ital-latinidlingvujo pluraliga apofonio estas konstatebla. En aliaj gaŭlo-italaj lingvoj, grupo al kiu apartenas la romanja, menciindas la tiĉina en Svislando (Rohlfs 1968): Singularo

Pluralo

prò [ˈpɾɔ] 'herbejo'

prè 'herbejoj'

gat 'kato'

ghèt [ˈgɛt] 'katoj'

gal 'koko'

ghèl [ˈgɛl] 'kokoj'

bò [ˈbɔ] 'bovo'

bö [ˈbø] 'bovoj'

ankaŭ kelkaj dialektoj de la piemonta, kiel tiu de Ruvèj (Rueglio): Singularo

Pluralo

bras 'brako'

bräs 'brakoj'

lark 'larĝa'

lärk 'larĝaj'

rus 'ruĝa'

rüs 'ruĝaj'

aŭ la najbara dialekto de Varal (Varallo), kun diftongoj antaŭ nenazalaj konsonantoj, kiuj monoftongiĝas antaŭ nazalo: Singularo

Pluraleo

[ˈtʃaf] ŝlosilo

[ˈtʃajf] ŝlosiloj

[ˈgat] 'kato'

[ˈgajt] 'katoj'

[ˈkamp] 'kampo'

[ˈkɛmp] 'kampoj'

[ˈgrand] 'granda'

[ˈgrɛnd] 'grandaj'

[ˈtant] 'tioma'

[ˈtɛnt] 'tiomaj'

En la lombarda de Pus'ciav (Poschiavo), ankaŭ en Svislando, troveblas (Bertoni 1975): Singularo

Pluralo

prèt [ˈpɾɛt] 'herbejo'

prét [ˈpɾet] 'herbejoj'

bòf [ˈbɔf] 'virbovo'

böf [ˈbøf] 'virbovoj'

òrt [ˈɔɾt] ĝardeno

ört [ˈøɾt] ĝardenoj

En la bolonja, kiu ankaŭ distingas du poziciojn, antaŭ [+ nazalo] kaj antaŭ [-nazalo] (Sanga 1994): Singularo

Pluralo

nóv 'nova'

nuv 'novaj'

b ŋ 'bona'

boŋ 'bonaj'

Kaj en la norda lombarda dialekto de Quarnà Dzora (Quarna Sopra), nazaloj malvastigas ankoraŭ unu gradon la akcentan vokalon (Bertoni 1975): Singulare

Plurale

[ˈbratʃ] 'brako'

[ˈbretʃ] 'brako'

[ˈbalm] 'ŝtono'

[ˈbelm] ŝtono

[fruˈmadg] 'fromaĝo'

[fruˈmedg] fromaĝo

[ˈgraŋd] 'granda'

[ˈgriŋd] 'grandaj'

[ˈkamp] 'kampo'

[ˈkimp] 'kampoj'

Du sudaj areoj kun tiu fenomeno estas la abruza kaj la sicilia. El la abruza jen kelkaj ekzemploj el diversaj lokoj (Bigalke 1996):

Singulare

Plurale

[ˈflar] 'floro'

[ˈflir] / [ˈflɛwɾ] 'floroj'

[ˈpet ] 'piedo'

[ˈpj t ] 'piedoj'

[ˈwɛkːj ] 'maljunulo'

[ˈwikːj ] 'maljunuloj'

[ˈbːeɖː ] 'bela' (virgenra)

[ˈbːiɖː ] 'belaj'

[ˈpal] 'korpoharo'

[ˈp l] 'korpoharoj'

[ˈbask] 'arbaro'

[ˈbisk] 'arbaroj'

[ˈsand ] 'sanktulo'

[ˈsind ] 'sanktuloj'

[ˈann ] 'jaro'

[ˈinn ] 'jaroj'

Alifoje en la abruza ŝanĝiĝas krom la tonika, ankaŭ la antaŭtonika vokalo: [koˈpɪlː ] 'haro' — [keˈpilː ] 'haro'. Diftongoj estas unu el la plej studataj aspektoj de la sicilia dialektologio. Ties vasta areo okupas centran teritorion kaj la sudorientan angulon de la insulo, probable ligitajn en la pasinteco, nuntempe disajn pro longa strio kun gaŭla-italaj lingvoj, kies parolantoj venis antaŭ pluraj jarcentoj. Nur kelkloke, ekzemple, en la provinco Enna, apofonio estas rimedo por distingi singularon disde pluralo. Ekzemple, por 'piedo' — 'piedoj' Rainer (1997) montras: Singulare

Plurale

[ˈpɛði]

[ˈpiði] (Calascibbetta)

[ˈpɛði]

[ˈpjaði] (Villalba)

En Sicilio troveblas ankaŭ apofonio de gaŭlo-itala tipo en vilaĝoj loĝataj de praenmigrintoj el norda Italio, kiel Aidungh (Aidone): [ˈpɛ] 'piedo' — [ˈpij] 'piedoj'. En la paseo la fenomeno de apofonio certe estis pli vaste etendiĝinta en la itala duoninsulo, kiel pruvas antikvaj dokumentoj (Bertoni 1975).

5. Dalmata La dalmata ankaŭ prezentis formadon de pluralo per apofonio en antikvaj tekstoj: [ˈkwonp] 'kampo' — [ˈkinp] 'kampoj'. Sed Tuone Udaina, la lasta parolanto,

forpasinta en 1898, jam uzis singularon rekonstruitan el la pluralo: [ˈkinp] — [ˈkinp]5. Same direblas pri la antikva [ˈkwoŋ] 'hundo' — [ˈkiŋ] 'hundoj: Udaina konis duonregularigitan pluralon: [ˈkwini] (Bartoli 2000). Muljačić asertas, ke fine de la 19a jc. en la lingvo kunvivis morfologiaj regulaj duoblaĵoj kiel [ˈswonti] sanktaj , konstruita laŭ la singulara formo [ˈswont], kaj la neregula kaj tradicia pluralo [ˈswant]. Aliaj ekzemploj de antikvaj pluraloj estas [ˈlinp] 'lampoj', [ˈsintʃ] 'sanktulo', [ˈjiltri] 'aliaj'.

7. Konkludoj Apofonio kiel pluralmarko estas nova fenomeno. Ĝi estas la rezulto de apartaj evoluoj el la latina (italaj lingvoj, dalmata) aŭ de loka disvolviĝo de latinida lingvo en novaj teritorioj (kiel la hispana en Andaluzio, Porto-Riko aŭ Urugvajo). Ĝi forestas en Gaŭlujo, Raetio kaj Sardio, kaj ankaŭ en la latinidaj kreolaj lingvoj. Kompense ĝi dise etendiĝas, jen kombine kun afiksaj solvoj, jen sole, tra aliaj latinidaj teritorioj, kiel tiuj de la portugala kaj la rumana. En ĉiuj prezentitaj kazoj apofonio montriĝas kiel rimedo teni la nombran distingon kiam la markoj de pluralo ĉesas funkcii. Malgraŭ tio, en kelkaj kazoj (en la romanja), la opono inter la du nombroj nuliĝis pro formo-konverĝo. Lige kun tio, el diakrona vidpunkto la apero de apofonio devas esti komprenata konekse kun (aŭ sekve de) aliaj malfortiĝaj fenomenoj, kiel la perdo de la kazosistemo (pluvivanta en la pronomoj kaj, en la sfero de noma morfologio, kaj forte simpligita, ankaŭ en la plej orienta parto de la latinida areo).

Bibliografio Baldassari, Tolmino 1979: Proposta per una grafia letteraria della lingua romagnola 'Propono por literatura skribo de la romanja lingvo'. Ravenna: Longo Editore. Bartoli, Matteo Giulio 2000: Il dalmatico. Resti di un'antica lingua romanica parlata da Veglia a Ragusa e la sua collocazione nella Romània appennino-balcanica 'La dalmata. Restaĵoj de antikva latinida lingvo parolita de Veglia ĝis Ragusa kaj ĝia situo en la apenina-balkana Latinidlingvujo'. Roma: Istituto della Enciclopedia Italiana Fondata da Giovanni Treccani. Bertoni, Giulio 1975: Italia dialettale 'Dialekta Italio'. Represo de la eldono de 1916. Milano: Ulrico Hoepli.

5

La formo Kinp postvivas kiel loknomo en la insulo Veglia, kie la lingvo estis laste parolata.

Bigalke, Rainer 1996: Abruzzese. München / Newcastle: Lincoln Europa. —— 1997: Siciliano 'Sicilia'. München / Newcastle: Lincoln Europa. Cunha, Celso, kaj Lindley Cintra, Luís F. 2002: Breve Gramática do Português Contemporâneo. Lisboa: Edições Jõao Sá da Costa. 136-137. D'Piacöt, Juṣëf 1979: La scritura dla lèngva rumagnôla. Córs d'lèngva e d'cultura rumagnôla 'La skribo de la romanja lingvo. Kurso de romanjaj lingvo kaj kulturo'. Fenza/Faenza: Società Cooperativa di Cultura Popolare. Fernández Rei, Francisco 1990: Dialectoloxía da lingua galega 'Dialektologio de la galega lingvo'. Vigo: Xerais. 40-44. Lausberg, Heinrich 1981: Linguística Românica. 'Latinida lingvistiko'. 2a eldono. Lisboa: Fundação Calouste Gulbenkian. Morales, Amparo 2000: El español de Puerto Rico en su contexto caribeño. En: Revista de Estudios Hispánicos. Universidad de Puerto Rico.Vol. XXVII, 1. 349-359. Muljačić, Žarko 2000: Dalmate Dalmata . En: Muljačić, Žarko: Das Dalmatische. Köln, Weimar, Wien: Bohlau. Pelliciardi, Ferdinando 1977: Grammatica del dialetto romagnolo. La lèngva dla mi tëra 'Gramatiko de la romanja dialekto. La lingvo de mia tero'. Ravenna: Longo Editore. Rohlfs, Gerhard 1968: Grammatica storica della lingua italiana. 2: Morfologia. 'Historia gramatiko de la itala lingvo. 2: Morfologio'. Torino: Giulio Einaudi. 47-48. Sala, Marius 1999: Du latin au roumain 'De la latina al la rumana'. Paris: L'Harmattan, Bucarest: Univers Enciclopedic. Salvador, Gregorio 1977: Unidades fonológicas vocálicas en el andaluz oriental 'Vokalaj fonologiaj unuoj en la orienta andaluza'. En: Revista de la Sociedad Española de Lingüística, 7. 1-23. Sanga, Glauco 1984: Dialettologia lombarda. Lingue e culture popolari.'Lombarda dialektologio. Popolaj lingvoj kaj kulturoj'. Pavia: Università di Pavia. 148. Schürr, Friedrich 1970: La diphtongasion romane La latinida diftongiĝo . Tübingen. Vázquez, Washington 1953: El fonema /s/ en el español de Uruguay 'La fonemo /s/ en la urugvaja hispana'. En: Revista de la Facultad de Humanidades y Ciencias, 10. 87-94. Zamora Vicente, Alonso 1996: Dialectología española 'Hispana dialektologio'. 6ª represo. Madrid: Editorial Gredos. 290-293.

Lihat lebih banyak...

Comentarios

Copyright © 2017 DATOSPDF Inc.